József Sziklay
József Sziklay [jOĵef siklai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sziklay József estis hungara aktoro, reĝisoro.
József Sziklay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schiller József |
Naskiĝo | la 11-an de januaro 1889 en Magyarkanizsa (Hungara reĝlando) |
Morto | la 30-an de decembro 1940 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
József Sziklay [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1889 en Hungara reĝlando en Magyarkanizsa (nuntempa Kanjiĵa en Serbio), li mortis la 30-an de decembro 1940 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Sziklay frekventis gimnazion en Szeged, poste li akiris diplomon en Tutlanda Teatra Lernejo en 1910. Post siaj studoj li aliĝis al trupo en Kassa. En 1913 li edziĝis, baldaŭ li havis filinon. Inter 1914 kaj 1928 li apartenis al Népopera, ekde 1923 li faris ankaŭ trĝisorajn laborojn. Interrompe li ludis ankaŭ en Teatro Király kaj Gaja Teatro. Inter 1931-1933 li estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto), poste li faris turneon en Italio. Hejmenveninta li estis aktoro aŭ reĝisoro en pluraj teatroj en Budapeŝto.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Johann Strauß (filo): "Die Fledermaus" (La Vesperto) - Eisenstein
- Jenő Huszka: Gül Baba - Mujkó
- Pál Ábrahám: Viktória - Jancsi
- Szabolcs Fényes: Maya - Rudi
Elektitaj filmaj roloj redakti
- A Senki fia (1917) - grafo Segner
- Lesz maga juszt is az enyém (1922)
- Filléres gyors (1932) - unu el la ĉefroloj
- Iza néni (1933)