Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Sankta Pompilio (Nagykanizsa)

La preĝejo Sankta Pompilio kaj Emeriko de Hungario estas romkatolika piarista preĝejo en Hungario, en urbo Nagykanizsa.

Preĝejo Sankta Pompilio
Preĝejo Sankta Pompilio en Nagykanizsa
Preĝejo Sankta Pompilio en Nagykanizsa
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykanizsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Kaposvár
dekanujo Nagykanizsa
Dato de konsekro 1934
Konsekrinto Nándor Rott
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Piaristoj alvenis en Nagykanizsa en 1765. Ili ricevis la tombejan kapelon por servi. La propra kapelo estis konstruita en 1934 por lernantoj de la apuda gimnazio. Tiu estis la unua preĝejo de la mondo, kiu estis dediĉita al piaristo Pompilio Maria Pirrotti, kiu ĵus iĝis sanktulo. En 1948 la eklezia gimnazio ŝtatiĝis, samtempe oni faris paroĥon kun la dediĉo Emeriko de Hungario (la kapelo preĝejiĝis). Post 2 jaroj la piaristoj estis forigitaj, anstataŭ ili diocezaj pastroj servis plu. En la 1970-aj jaroj anstataŭ la ĉefaltaro oni metis grandan krucon. En la 1990-aj jaroj la piaristoj revenis kaj instruas en la gimnazio kaj jam ankaŭ en bazlernejo kaj infanĝardeno.

KonstruaĵoRedakti

La konstruaĵo situas sola laŭ trotuaroj de stratangulo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre toviĝas aldonaĵo. La enirejo funkcias preskaŭ meze, en la teretaĝa kaj etaĝa niveloj estas po 2 fenestroj. En flanko de la navo estas 3 altaj fenestroj. Interne ĉe la flankaj altaroj estas lignaj skulptaĵoj pri Sankta Jozefo Kalazanco, Elizabeto de Hungario, Emeriko de Hungario, Ladislao la 1-a (Hungario), Koro de Jesuo.

Kermeso okazas en la 15-an de julio.

FontojRedakti