Preĝejo Vizito de Maria (Nagykanizsa)

Preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Nagykanizsa, en loĝkvartalo Kiskanizsa.

Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
Preĝejo Vizito de Maria en Nagykanizsa
Preĝejo Vizito de Maria en Nagykanizsa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykanizsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Kaposvár
dekanujo Nagykanizsa
Dato de konsekro 1874
Statuso paroĥa preĝejo ekde 1941
Arkitektura priskribo
Konstrustilo eklektikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1761 laŭ dokumento estis jam tombeja kapelo en tiu ĉi loko. La apuda tombejo funkciis ĝis 1770. En 1872 oni konstruis novan preĝejon, sed la malnova kapelo restis por sanktejo. Ĝi apartenis al la franciskanoj ĝis 1941. La orgeno ekfunkciis en 1928, poste ĝi estis trakonstruita en la jaroj 1945 kaj 1977. En 1961 plena renovigo okazis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas laŭ la strato. La fasado estas simetria. Meze malsupre estas la enirejo, supre la turo altiĝas. Interne 3 navoj etendiĝas. La vitrofenestraj bildoj estis faritaj parte en 1914, parte en 1960. La 2 flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Antonio kaj Sankta Francisko.

Kermeso okazas en la 2-an de julio.

Fontoj redakti