János Rózsás
Ne konfuzu kun János Rózsa, hungara filmreĝisoro.
János Rózsás | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
János Rózsás | ||
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto | |
Morto | 2-an de novembro 2012 (86-jaraĝa) en Nagykanizsa | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En la hungara nomo Rózsás János [rOĵAŝ jAnoŝ], la familia nomo antaŭiras la personan nomon, sed tiu ĉi artikolo utiligas la kutiman vicordon en Esperanto János Rózsás, kie la persona nomo János antaŭiras la familian nomon.
János Rózsás [elp. janoŝ ro'ĵas'], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo RÓZSÁS János, (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1929 en Budapeŝto kaj mortis la 2-an de novembro 2012 en Nadjkaniĵo[1]), estis hungara verkisto, librotenisto, interpretisto, teknika tradukisto el la rusa kaj la germana, iama malliberulo de GULAG (lia n-ro estis SCS 43) kaj historiisto pri ĝi, ĉar li tie pasigis naŭ jarojn, sed hejmenvenis vive.
Lia plej fama libro Faktoj pri GULAG aperis libroforme ĝis nun nur en Esperanto (1997), la japana per latinaj literoj (1998) kaj la albana (2020).
Vivkuro
redaktiLi kreskis en laborista familio. De sia plej frua junaĝo li ŝatis librojn kaj havis talenton por lingvoj, sed li devis forlasi lernejon kiam li estis 14-jaraĝa por finance helpi al sia familio. Je la aĝo de 18 li estis sendita al militkampo por lukti kontraŭ la Ruĝa Armeo, rapide militkaptita de la Sovetia Militista Defendo kaj kondamnita en 1944 fare de la Milita Tribunalo de la 3-a Ukraina Fronto je 10 jaroj, kiujn li devis pasigi en punlaborejo, de kiuj 9 en la sovetia GULAG. Li estis akuzita esti volontulo batalanta kontraŭ Sovetunio dum la dua mondmilito, kiel rekruto en la hungara armeo. Li estis sendita unue al Odeso, poste al la ukrainaj tendaroj ĉe Nikolajev (Mykolaiv) kaj Kherson, kie li lernis la rusan en kelkaj monatoj. En 1946, li translokiĝis al tendaro en la nordaj Uraloj. En 1949, li estis sendita al Kazaĥio, kie li pasigis tri jarojn en la tendaro Ekibastuz[1] kaj kie li konatiĝis kaj amikiĝis kun la estonta Nobel-premiito Aleksandr Solĵenicin, danke al pasio por rusaj literaturo kaj kulturo, io nekutima por hungaro malliberigita en la Gulago[2]. Dum naŭ jaroj, de 1944 ĝis 1953, Rózsás estis en sovetiaj trudlaborejoj. Reveninte hejmen en januaro 1954 il ricevis amnestion kaj komencis sekrete verki siajn rememorojn pri la terura vivo en la gulago, dum li tage laboris kiel librotenisto en la financa fako de la Nagykanizsa Distrikta Konsilio. Li ankaŭ daŭrigis siajn studojn, diplomiĝis kaj faris pli altan ŝtatan ekzamenon pri la rusa kaj poste interpretistan ekzamenon.
Rózsás verkis plurajn librojn kaj artikolojn pri la vivo en la Gulago[3]. Tial oni nomis lin la hungara Solĵenicin. Liaj libroj povis esti eldonitaj nur eksterlande antaŭ la ŝanĝo de reĝimo, kaj ekde 1997 li fariĝis membro de la Hungara Verkista Asocio.
En 1962 li estis rehabilitita de la Supera Kortumo de Sovetunio. Revenante al Hungario en la dua duono de la 1970-aj jaroj en la 1980-aj jaroj. En aŭgusto 2001 li ricevis la Krucon de Kavaliro de la Ordeno de Valoro de Hungara Respubliko. En 2003 la Hungara Arta Akademio donis al li oran medalon pro siaj memoraĵoj, en la sama jaro li ricevis la titolon de Honora Civitano de la Zala Distrikto[4] kaj honora civitano de la urbo Nagykanizsa.
Esperanto
redaktiKrom la hungara, germana kaj rusa, li ankaŭ sciis iom la francan kaj iom da Esperanto kiun li lernis dum sia junaĝo.
Faktoj pri GULAG, kies subtitolo estas: Hungaroj en punlaborejoj de GULAG kaj pri Solĵenicin, estas la traduko kaj eldono en Esperanto en 1997 surbaze de la originala hungarlingva manuskripto Tények a GULÁG-ról. Ĝin tradukis Szabadi, Tibor J. Ĝi aperis paperforme en Hungario kiel Suplemento de „Debrecena Bulteno” en 1997, ISSN 0865-9559[5]. Bardhyl Selimi tradukis la libron ankaŭ en la albanan sub la titolo Fakte për Gulagët, aperinta en 2020 en la Albana Esperanto- Bulteno[6].
Ekzistas ankaŭ mallonga teksto (3-paĝa, A4 formato) pri lia "21-a naskiĝtago" tradukita al Esperanto kaj 9 aliaj lingvojn, sed ne eldonita libroforme.
Verkaro
redaktiLi verkis plurajn librojn kiuj ne ĉiuj ĝis nun estis eldonitaj libroforme.
Lia verko pri la gulag-trudlabora tendaro, kiun li finis en la jaro 1955 kaj kiun li donis la titolon 'De decembro ĝis decembro' ne povus aperi en Hungario, sed ĝi estis eldonita de la hungara literatura historiisto Gyula Borbándi en Munkeno. La unua volumo titolis Keserű ifjúság (Amara Juneco), aperinta en 1986, kaj la dua estas Éltető reménység (Vivanta espero) aperinta en 1987. En decembro 1989 kiam la politika situacio ŝanĝis en Hungario, ĝi estis reeldonita en la hungara en Budapeŝto de Gábor Koltay, direktoro de Eldonejo Szabad Tér (Libera Spaco)[7].
- Keserű ifjúság (Amara Juneco) aperis en la hungara, Munkeno, 1986
- Éltető reménység (Vivanta espero) aperis en la hungara, Munkeno, 1987
La supraj du libroj aperis en 1989 en unuvoluma eldono, hungarlingve sub la titolo Keserű ifjúság I-II, fare de la hungara eldonejo Szabad Ter[7]. Keserű ifjúság (Amara juneco) havis dufojan eldonon. La dua eldono de Keserű ifjúság (Amara juneco) iom malpli aperis en la unuvoluma eldono Keserű ifjúság I-II, kiu enhavis sub tiu titolo la du librojn Keserű ifjúság (Amara juneco) kaj Éltető reménység (Vivanta espero).
- Duszja nővér (Flegistino Dusja), alitema rememoro, estis eldonita hungare en la jaro 1995 fare de Gyula Czupi (elp. djula cupi) en Nadjkaniĵo.
- Gulag lexikon (Gulag leksikono), estis eldonite du fojojn (en 2000 kaj en 2008). La dua eldono (2008) havis ampleksigon per ĝiaj tekstoj, ktp. kiuj ne aperis en la unua eldono. Per tiu libro li volis eternigi la sorton de 3600 eksaj prizonuloj, kun kiuj li, kiel samsortano, grave suferis.
- Leventesors (Sorto de junuloj) aperis en la hungara, Nadjkaniĵo, 2005
- Válogatott írások (Elektitaj skribaĵoj) aperis en la hungara, 2008
- Fogságom naplója (La taglibro de mia kaptado) aperis en la hungara, 2011
Faktoj pri GULAG
redakti- Faktoj pri GULAG estas Esperanto-traduko de la hungara manuskripto Tények a GULÁG-ról neniam eldonita libroforme en aliaj lingvoj krom en Esperanto (en 1997). Kuryama Hitosi tradukis ĝin en la (latinigita) japana (1998) aperinta en japana kultura revuo (mankas ref.), kaj Bardhyl Selimi tradukis ĝin en la albanan sub la titolo Fakte për Gulagët, aperinta en 2020 en la albana Esperanto-bulteno. La verko ekzistas ankaŭ manuskripte en la franca kaj nederlanda, sed tiuj tradukoj ĝis nun ne ankoraŭ povis esti eldonitaj libroforme. Temas pri liaj rememoroj kaj pri mallongaj korespondadoj inter li kaj Solĵenicin.
Rózsás skribis al lia hungara tradukanto kaj esperantisto Tibor J. Szabadi, kiam Rózsás kaj Solĵenicin ambaŭ ankoraŭ vivis:
„Solĵenjicin ne povis legi miajn librojn, ĉar li ne konas la hungaran, sed honorekzempleron mi sendis al li el la eldono de „Amara juneco”, kiu aperis en Menkeno, kaj mi ruse detale skribis al li en letero pri la enhavo de miaj rememoroj. Li donis al mi fakinformojn al la verko „Flegistino Dusja”, kiam mi skribis ĝin. Nuntempe ni (li kaj mi) ne korespondas, sed ni scias unu pri la alia helpe de niaj komunaj amikoj.”
Filmo
redaktiLa hungara filmisto Zoltán Szalkai realigis la filmon Bien de György de Zoltán, pri János Rózsás kaj György Zoltán, ambaŭ okulatestantoj de la gulago,
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti(germana) Literaturo de kaj pri János Rózsás en la katalogo de la germana nacia biblioteko (Deutsche Nationalbibliothek)
(hungara) János Rózsás Memorandum (pdf)
Tradukisto Szabadi,Tibor J (en la islanda revuo La Tradukisto)
Referencoj
redakti- ↑ (hu) János Rózsás, kunula kaptito de Solzhenitsyn, Transilvania Taglibro, la 6-an de aŭgusto 2008 [2014. arkivita de la originalo la 22-an de februaro]
- ↑ (en) Janos ROZSAS - biografio, Eŭropaj rememoroj pri la Gulag
- ↑ (hu) "Index - Kultúr - Meghalt Rózsás János író". Index.hu
- ↑ Enkonduko de János Rózsás, gulag.hu, arkivita de la hungara originalo la 4-an de marto 2009]
- ↑ Faktoj pri GULAG, Katalogo Universala Esperanto-Asocio, 51 paĝoj.
- ↑ Albana Esperanto-Asocio, Bulteno nr-o 153, aŭgusto-septembro 2020
- ↑ 7,0 7,1 Forpasinto János Rózsás - biografio, kanizsahir.hu, 2 novembro 2012 [arkivita de la hungara originalo la 17-an de junio 2015].