Károly Rédei (lingvisto)

Károly Rédei [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rédei Károly estis hungara lingvisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1990).

Károly Rédei [1] Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis kiel Radanovics Károly la 11-an de aprilo 1932 en Nagykanizsa. Li mortis la 17-an de aŭgusto 2008.

Biografio redakti

Károly Rédei frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto inter 1951-1955. En 1957 li kolektis tekstojn en Leningrado. Ekde 1960 li laboris en lingvista instituto. Post 4 jaroj li denove esploris en Sovetunio. En 1967 li doktoriĝis. En 1971 li ekinstruis en universitato en Szeged, kie li atingis la instruan rangon titulara profesoro. Ekde 1974 ĝis la pensiuliĝo li instruis en universitato en Vieno jam kiel ordinara profesoro. Li okupiĝis konstante pri Ob-ugra lingvaro. Li ricevis premiojn inter 1983-2004, aparte menciinda finna premio en 1985.

Verkaro (elekto) redakti

  • Die Postpositionen des Syrjänischen unter Berücksichtung des Wotjakischen (1962)
  • Zyrian Folklore Texts (1978)
  • Zu den indogermanisch–uralischen Sprachkontakten (1986)
  • Őstörténetünk kérdései (1998)

Fontoj redakti