Győző Duró [djOzO durO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Duró Győző estas hungara dramaturgo, universitata instruisto.

Győző Duró [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1953 en Nagykanizsa.

Biografio redakti

Győző Duró frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato József Attila, sed li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1978. Jam dum la studentaj jaroj li aliĝis al la amatora universitata teatra trupo, eĉ inter 1977-1978 li estis lektoro de Teatro Szigligeti (Szolnok) (post la diplomo dramaturgo). Inter 1979-1982 li estis dramaturgo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li aliĝis al la fondinta trupo de Teatro Katona József. Inter 1987-1989 li studis la azian teatron helpe de stipendio en Tokio. Baldaŭ li estis dramaturgo de Teatro Petőfi (Veszprém), Teatro Csokonai (Debrecen) (1993-2001), Nova Teatro (Budapeŝto) (1994-1998). En 2002 li akiris sciencan gradon DLA. Ekde 2008 li estas dramaturgo de Teatro Weöres Sándor.

Jam ekde 1980 li instruas en Hungara Belarta Altlernejo, en 2002 li atingis la instruan rangon docento. Li instruas ankaŭ en Teatra kaj Filma Altlernejo inter 1990-1997 kaj ekde 2005. Li ricevis premiojn en 1972, 1991 kaj 1994.

Liaj libroj redakti

  • Kokubu: A japán színház (La japana teatro), (1984)
  • Nakamura: Kabuki az öltözőben és a színpadon (1992)
  • Dramaturgiai olvasókönyv (kun iu alia, 1993)

Elektitaj dramaturgaĵoj redakti

Fontoj redakti