József Makovitzky

József Makovitzky [jOĵef makovicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Makovitzky József estas hungara kuracisto, patologo, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2007).

József Makovitzky [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1942 en Nagykanizsa.

Biografio redakti

József Makovitzky post abituriento ne ricevis eblecon plulerni en universitato, tial li laboris unu jaron en 1961 en patologia instituto de Pécs. Poste li membriĝis en la universitato jam kiel laboristo, kiu signifis avantaĝon dum la socialismo. Post la diplomo li iĝis patologia profesoro. Li laboris en Jena en 1974. Li atingis la rangon kandidato en 1980. Ĝenerale krom la esploraj laboroj li instruas en universitatoj de Budapeŝto kaj Pécs, krome foje en Berlino, Zuriko, Heidelberg, Freiburg. Li okupiĝas ekzemple pri la eritrocito.

Fontoj redakti