Zsigmond KUNFI [ĵigmond], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Kunfi Zsigmond Oszkár estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ĵurnalisto, instruisto.

Zsigmond Kunfi
Persona informo
Naskonomo Kunfi Zsigmond Oszkár
Naskiĝo 28-an de aprilo 1879 (1879-04-28)
en Nagykanizsa
Morto 18-an de novembro 1929 (1929-11-18) (50-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo toksiĝo
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr
Naskiĝdomo de Zsigmond Kunfi

Zsigmond Kunfi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 28-an de aprilo 1879 en Nagykanizsa. Li mortis la 18-an de novembro 1929 en Vieno.

Biografio redakti

Zsigmond Kunfi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Kolozsvár, kie li ricevis diplomon en 1903, poste li instruis en mezlernejo. Li aliĝis al la socialdemokratoj, tial li ne rajtis plu instrui. Li translokiĝis al Budapeŝto, kie li estis ĵurnalisto. Li kontribuis ekzemple en Népszava kaj Nyugat, li apartenis al amika rondo de Endre Ady. Dum la Kalistefa revolucio li estis senpostena ministro, poste ministro pri eduko. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis komisaro (komprenu ministro) pri eduko, sed post monatoj li abdikis kaj postulis finon de la diktaturo. Li migris al Aŭstrio, kie li redaktis gazeton. Li sinmortis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Jean Jaurès, az emberiség és szocializmus nagy halottja (Jean Jaurès, granda mortinto de la homaro kaj socialismo), (1915)
  • Az angol világbirodalom (La angla mondoregno), (1915)
  • Karl Marx és a marxizmus (1945)
  • Kunfi Zsigmond válogatott írásai (Elektitaj publikaĵoj de Zs. Kunfi), (1984)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti