Venenigo, veneniĝo, toksado, toksiĝotoksigo estas procezo kiu konsistas en volonta aŭ nevolanta ekspono, engluto, injekto aŭ enspiro de toksa substanco se tiu estas de kemia kompono, ĉar se temas pri natura komponaĵo, tio estas nomata troa engluto; kaj tio validas por ajna substanco ĉu natura, kemia, procezita aŭ kreita. La hazardaj aŭ volontaj venenigoj rilataj al konsumo de kuraciloj estas la plej oftaj. Aliaj toksaĵoj estas la jenaj: industriaj, hejmaj, ĝardenadaj produktoj, drogoj, karbona monooksido kaj alkoholo en troa uzado. La graveco de la toksigo dependas de la tokseco de la produkto, sed ankaŭ de la maniero enmetadi, de la englutita dozo kaj de la aĝo de la viktimo (respektive korpoforto). Estas fundamenta detekti la signojn de risko por la vivo: nome konstati la staton de konscio, la spiradon kaj ankaŭ la pojn-forton.

La branĉo de la Medicino kiu studas la toksigojn estas la Toksologio.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti