Preĝejo Patrono de Hungaroj (Nagykanizsa)
Preĝejo de Patrono de Hungaroj, hungare: Magyarok Nagyasszonya estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Nagykanizsa, en urboparto Bajcsa [bajĉa].
Preĝejo Patrono de Hungaroj | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykanizsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Letenye |
paroĥo | en Szepetnek |
Statuso | filio |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | István Czigány |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa moderna malgranda kirko estis konstruita en 1997, en la sama jaro konsekrita.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola apud vojo. La fasado estas simetria. Meze la enirejo funkcias, al kiu 4 ŝtupoj kuras supren. Antaŭ la enirejo 4 kolonoj tenas arkadon, malantaŭe la kvadrata turo altiĝas, sed en 45°a situo. Pinto de la turo estas piramido, similan sed pli malgrandan piramidon havas ankaŭ la arkado. La navo estas ordinara, sed ambaŭflanke ĝi havas po 3 fenestrojn. Ili estas longaj kaj supre ili havis selajn tegmentojn. La absido estas rektangula kaj same deturnita en 45°. Interne la ĉefaltara fresko prezentas Dipatrinon kun hungaraj sanktuloj. Menciindas la vitraloj kaj emajlaj bildoj de Mária Hertay.