Mária Hertay
Mária Hertay [hertai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Hertay Mária Anna estis hungara grafikisto, litografo, akvafortisto, emajlisto.
Mária Hertay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hertay Mária Anna |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1932 en Sopron |
Morto | 5-an de majo 2018 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | grafikartisto |
Mária Hertay [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1932 en Sopron, ŝi mortis la 5-an de majo 2018 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Mária Hertay frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, ŝi lernis pentradon de József Soproni Horváth. Ŝi akiris pentristan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1959, poste samloke grafikistan diplomon en 1963. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Ék, Géza Fónyi, Gyula Pap kaj János Kmetty. Post siaj studoj ŝi kreis ofte al la katolika eklezio litografiaĵojn, akvafortojn, emajlojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1971-2011.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1968, 1992, 1996, 2002)
- Sopron (1990, 1998, 2007)
- Győr (1992, 2002)
- Esztergom (1993, 1999, 2002, 2007)
- Nurenbergo (2002)
- Veszprém (urbo), Tihany (2004)
Elektitaj akvafortoj redakti
- Gerbera
- Kilátás a Lánchídra
- Gránátalma
- Mákgubók
Memorigiloj redakti
- konstanta ekspozicio en Csorna (2005)