Lajos Bitnitz [lajoŝ bitnic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bitnitz Lajos estis hungara pastro, instruisto, matematikisto, kanoniko, episkopo, membro (ordinara en 1830, honora en 1847) de Hungara Scienca Akademio.

Lajos Bitnitz [1] naskiĝis la 17-an de julio 1790 en Ják. Li mortis la 28-an de junio 1871 en Nagykanizsa.

Biografio redakti

Lajos Bitnitz apartenis al la slovena minoritato en Hungara reĝlando. Li frekventis mezlernejojn en Nagykanizsa kaj Kőszeg, poste li lernis teologion en Szombathely inter 1807-1811. En 1812 li instruis matematikon en liceo en Szombathely (en 1839 li iĝis liceestro). En 1813 li pastriĝis. En 1815 li akiris diplomon en universitato en en Pozsony. En 1828 li partoprenis en fonda laboro de Hungara Scienca Akademio. En 1847 li atingis la rangon kanoniko, en 1858 preposto, en 1868 episkopo. Li okupiĝis ankaŭ pri arkeologio kaj lingvoj.

Li ricevis premion en 1827. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo). Li estis entombigita en Katedralo Vizito de Maria (Szombathely). Lian kolektaĵon heredis la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Tentamen publicum e mathesi adplicata (1820)
  • Gazdasági szótár (Ekonomia vortaro), (1831)
  • Magyar nyelvtudomány (Hungara lingvoscienco), (1837, 1848)
  • Utazási napló (Vojaĝa priskribo), (1871)

Fontoj redakti