Ferenc CSÁGOLY [ĉAgoli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cságoly Ferenc estas hungara arkitekto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (2007).

Ferenc Cságoly
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1948 (1948-10-01) (75-jaraĝa)
en Nagykanizsa
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Ferenc Cságoly [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1948 en Nagykanizsa.

Biografio redakti

Ferenc Cságoly frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1967-1972, poste li komencis planadi diversajn konstruaĵojn en instituto. Inter 19741979 li laboris en Eger, poste li revenis al Budapeŝto. Profitanta la politikajn eblecojn li fondis privatan firmaon en 1991. Baldaŭe li instruis konstruteknikon. Li ricevis premion Kossuth en 2003, inter 1972-2007 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • liaj skribaĵoj:
    • Középületek – lernolibro por arkitektoj
    • Hatalom és építészet (Potenco kaj arĥitekturo) 2006
    • Az építészet útjai és tévútjai (Vojoj kaj misvojoj de la arĥitekturo) 2005
  • liaj konstruaĵoj: diversaj loĝdomoj, pavilonoj, infanĝardenoj, lernejoj, hoteloj, kulturdomoj, oficejoj, urbaj kolonioj, urbocentroj
  • liaj planoj aperis en ekspozicioj ankaŭ eksterlande

Fontoj redakti