Velence estas natura lago en Hungario inter Budapeŝto kaj Balatono.

  • Surfaco: 27 km2, 1/3-onon kano kovras
  • Bordolongo: 29 km
Velence (lago)
Panoramo de Velence (lago)
Panoramo de Velence (lago)
lago
Ĉefaj fontoj kelkaj rojoj
Ĉefaj elfluoj kanalo
Datenoj
Maksimuma longo 10,8 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 1,5 – 3,3 kmdep1f7
Maksimuma profundo 2 mf10
Averaĝa profundo 1,5 m (averaĝe)f11
vdr

La lago estas la dua plej granda en Hungario. Ĝi naskiĝis same tiel kaj same tiam, ol Balatono. La akvo havas Natrion kaj Magnezion. Pli norde estas 2 akvorezervujoj por la lago, krome estas kanalo por elfluigi la superfluan akvon. Norde etendiĝas Montaro Velence, ĉe la piedoj oni faris aŭtoŝoseon M7 inter Budapeŝto kaj Balatono. Sude estas fervojo kaj malnova ĉefvojo je la sama direkto. Okcidente estas kanarejo, ŝatata loko de fiŝkaptistoj kaj birdoj. Oriente troviĝas Velence kaj iomete Kápolnásnyék, sude kuŝas feridomoj de Gárdony, norde estas Pákozd kaj Sukoró. Sur la lago ekskursoŝipoj, velboatoj kaj boatoj trafikas.

La lago estas ŝatata por tiuj, kiuj apud Budapeŝto serĉas proksiman lagon.

Foto el la spaco
Banantoj