Szabolcs-Szatmár-Bereg
La departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg (pron. sabolĉ-satma'r-bereg) situas nordoriente en Hungario, ĝi estas najbara al departementoj de Borsod-Abaúj-Zemplén kaj Hajdú-Bihar. Grava rivero de la departemento estas Tiso (hungare Tisza).
Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
hungare: Szabolcs-Szatmár-Bereg, slovake: Sabolčsko-satmársko-berežská župa | ||
departemento en Hungario | ||
kastelo Báthory en Nyírbátor
| ||
|
||
Oficiala nomo: Szabolcs-Szatmár-Bereg megye | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Historia regiono | Hungara reĝlando Departemento Szabolcs Departemento Sătmar | |
Riveroj | 4
| |
Situo | Nyíregyháza | |
- koordinatoj | 47° 57′ 11″ N 21° 43′ 37″ O / 47.95306 °N, 21.72694 °O (mapo) | |
Ĉefurbo | Nyíregyháza | |
Areo | 5 936,45 km² (593 645 ha) | |
Loĝantaro | 560 429 (01.01.2010) | |
Denseco | 94,4 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MEST (UTC+2) | |
ISO 3166-2 | HU-SZ | |
![]() | ||
Retpaĝo: www.szszbmo.hu | ||
HistorioRedakti
La departemento formiĝis en 1950 per kunigo de la (tiam t.n. fortik(aĵ)aj) departementoj Szabolcs, Bereg, Ugocsa kaj Ung kiel Szabolcs-Szatmár. La nomo ŝanĝiĝis la 1-an de januaro 1990 al Szabolcs-Szatmár-Bereg. Tiu regiono ĉiam apartenis al la plej malriĉaj de Hungario, sed de tie venis multaj famaj homoj (Zsigmond Móricz verkisto, Bertalan Farkas sola hungara kosmovojaĝinto, József Torgyán hungara politikisto, prezidinto de la Partio de Sendependaj Etbienuloj; György Bessenyei verkisto en la 18-a jc.).
EkonomioRedakti
La agro de la departemento ne estas bonkvalita (ofte sabla aŭ elformita el iamaj marĉoj, apudriveraj areoj). Kulturplantoj estas tabakplanto, pomarbo. Dum la socialisma epoko la varoeksporto al la Sovetunio okazis tra la regiono, kio donis iom da eblecon por la departamento. Post kolapso de la socialismo, la regiono denove malriĉiĝis, falis la eksporto je pomo.
En la departemento vivas multaj ciganoj, kiuj kelkloke jam donas plimulton en vilaĝoj.
AkvojRedakti
Parte navigebla rivero estas Tiso, alfluantoj estas Somesul, Tur (rivero), Crasna (rivero), fine Orienta ĉefkanalo estas elfluanto.
TrafikoRedakti
En la fruaj tempoj konstruiĝis aliĝa fervoja linio inter Kassa kaj Debrecen, kiu trairas la departementon. Záhony estas grava nodo kaj limpasejo al Ukraino. Aŭtoŝoseo M3 atingis la departementon.
LimpasejojRedakti
KomunumojRedakti
Urboj de la departemento, samtempe subregionaj centrojRedakti
Nyíregyháza estas ankaŭ departementejo kune kun departementa rajto.
Baktalórántháza | Csenger | Fehérgyarmat | Ibrány | Kisvárda | Mátészalka |
Nagykálló | Nyírbátor | Nyíregyháza | Tiszavasvári | Vásárosnamény |
Simplaj urboj de la departementoRedakti
Ajak | Balkány | Demecser | Dombrád | Kemecse | Mándok |
Máriapócs | Nagyecsed | Nagyhalász | Nyírlugos | Nyírmada | Nyírtelek |
Rakamaz | Tiszalök | Újfehértó | Vaja | Záhony |
GrandvilaĝojRedakti
Buj | Gávavencsellő | Hodász | Kállósemjén | Kölcse | Levelek |
Mérk | Nyírbéltek | Nyírbogát | Nyírmeggyes | Ököritófülpös | Porcsalma |
Tarpa | Tiszabecs | Tiszadob | Tuzsér | Tyukod |
Gravaj komunumojRedakti
- Nyíregyháza, centro de la depertamento
- Baktalórántháza
- Csenger
- Demecser
- Dombrád
- Fehérgyarmat
- Ibrány
- Kisvárda, ruino de fortikaĵoj
- Máriapócs fama grekkatolika preĝejo el la 18-a jarcento
- Mátészalka de kie emigris la gepatroj de Tony Curtis
- Nagyecsed
- Nagyhalász
- Nagykálló
- Nyírbátor
- Rakamaz
- Tiszalök (granda akvoenergia centralo)
- Tiszavasvári
- Újfehértó
- Vásárosnamény
- Záhony, limtrapaŝejo al Ukrainio
Gravaj aliaj setlejoj
- Csaroda mezepoka preĝejo
- Szatmárcseke tombo de Ferenc Kölcsey; boatosimilaj tombaj steleoj el ligno
- Tákos mezepoka preĝejo
- Túristvándi akva muelejo el ligno
- Tarpa seka muelejo (funkciiginta per ĉevalo) el ligno
- Tiszacsécse naskiĝloko de Zsigmond Móricz, memordomo
- Tiszabercel naskiĝloko de György Bessenyei
VilaĝojRedakti
krome Ófehértó.
Eksteraj ligoj en la hungara
- http://www.nefelejcs.com/nyito/nyito2.htm Arkivigite je 2004-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.vendegvaro.hu/3-15[rompita ligilo]
Departementoj en Hungario | |
---|---|
Departementoj: Bács-Kiskun | Baranya | Békés | Borsod-Abaúj-Zemplén | Csongrád | Fejér | Győr-Moson-Sopron | Hajdú-Bihar | Heves | Jász-Nagykun-Szolnok | Komárom-Esztergom | Nógrád | Pest | Somogy | Szabolcs-Szatmár-Bereg | Tolna | Vas | Veszprém | Zala | |
administra centro: (inkluzive la urbon de la 20-a departemento) Budapeŝto | |
Centroj de departementoj: Békéscsaba | Debrecen | Dunaújváros | Eger | Győr | Hódmezővásárhely | Kaposvár | Kecskemét | Miskolc | Nagykanizsa | Nyíregyháza | Pécs | Sopron | Szeged | Székesfehérvár | Szolnok | Szombathely | Tatabánya | Veszprém | Zalaegerszeg | |