Tuzsér (tuĵEr) estas grandvilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Záhony. La loknomo ne havas sencon en la hungara lingvo.

Kastelo de Tuzsér

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Tuzsér situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso (kun pramo al Zemplénagárd), laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Debrecen-Ungvár. Budapeŝto troviĝas 365 km-ojn for.

Historio redakti

El la kuprepoko oni trovis terfortikaĵon, kiu defendis la loĝantojn ne nur de malamikoj, sed ankaŭ de inundoj. La unua mencio devenis el 1212. Dum la turkoj la loĝantoj ofte rifuĝis al la Tiso-proksimaj marĉoj. En 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon kaj tenis la fronton laŭ la Tiso. Dum la socialismo kolĥozoj pri Paco kaj Ruĝa Stelo formiĝis.

Vidindaĵoj redakti