Kastelo de Tuzsér

La Kastelo de Tuzsér (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Lónyay [lOnjai]) estas historia monumento en Hungario, en Tuzsér, laŭ la ĉefstrato.

Kastelo de Tuzsér en 2006

Historio redakti

Teretaĝa kasteleto kun 6 ĉambroj estis konstruita en 1787, poste oni konstruis flankajn domojn por la gastoj, servistoj, sed ankaŭ la kuirejo kaj stalo trovis lokon flanke. Menyhért Lónyay pligrandigis la kastelon - ŝajnas - helpe de planoj de Miklós Ybl. Tiam la kastelo parte iĝis unuetaĝa konstruaĵo, kekloke estas mansardoj. Post la 2-a mondmilito la la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj). Komence la kastelo estis feriejo por laboristoj. Depost la socialismo la kastelo renoviĝis, malofte ekspozicioj estas videblaj interne, tamen la hodiaŭa uzo ne estas klara.

Konstruaĵoj redakti

La konstruaĵo situas en parko, kiu origine estis pli granda. Ĉe la parka enirejo estas 2 pavilonoj el la 18-a jarcento, inter ili tre bela baroka pordo el forĝita fero estas videbla. Fasado de la kastelo estas simetria, meze reliefas 3 arkadoarkoj, kiun 4 kolonoj tenas. Ankaŭ flanke estas po unu arkoj, kie iam la koĉeroj eniris.

Interne en la kastelo troviĝas ornamĉambro kun freskoj pentritaj en 1797. La figuroj ĉefe estas dioj de la greka mitologio. En alia ĉambro la fresko estis pentrita en 1820.

Parko redakti

La parko - grandparte pejzaĝa parko - origine etendiĝis ĝis bordo de Tiso. En la parko situas ankaŭ tombejo-tombomunumento de familio Lónyay. Parto de la parko estis kreita en franca sistemo. En la parko kreskas ekzemple eskuloj, tilioj, platanoj, fagoj, kverkoj, fraksenoj, katalpoj, aceroj.

Fontoj redakti