Eskulo

genro de plantoj

Eskulo (Aesculus) [1], ĉevalkaŝtanarbo, estas plantgenro en la familio de la Sapindacoj (Sapindaceae). Al la genro Aesculus apartenas 12 specioj en Nordameriko, Eŭropo kaj Azio. En Eŭropo la ordinara hipokastano estas ofte plantita en kiel park- kaj alearbo. La simila nomo kun la ordinara kastaneo (Castanea sativa) baziĝas sur la morfologia simileco de la fruktoj. Ambau arboj apartenas al diversaj familioj, do ili ne estas parancaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
eskulo
Hipokastano, plantita kiel okulfrapa arbo en parko
Hipokastano, plantita kiel okulfrapa arbo en parko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Sapindacoj Sapindaceae
Genro: Eskulo Aesculus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ilustraĵo de la Flava eskulo (Aesculus flava)
 
frukto de la arbusta eskulo (Aesculus parviflora)

Habito kaj folioj redakti

La Eskulo-specioj estas deciduaj arbojarbustoj. La burĝonoj estas grandaj, ofte rezinhavaj. La folio estasfingroforme pinatakaj konsistas el 5 ĝis 11 folietoj. Ili havasdentata ĝis segildentan randon.

Infloreskoj kaj floroj redakti

La infloreskoj estas cilindroformaj ĝis konusformaj tirsusoj kun simplaj flankbranĉoj. Brakteoj mankas. La floroj estas grandaj kaj bone videblaj. La sepaloj estas kunkreskintaj kaj formas tubon. La petaloj pofte estas malsamaj. Ili estas najlitaj, la plato estasrenverse ovforma, lanceta au spatelforma. La ovario ne staras sur ginoforo, la pistilo estas longa kaj svelta, la stigmo kunpremita kaj globforma, malofte iom loba.

Fruktoj ka semoj redakti

L glob- ĝis pirformaj kapsulfruktoj enhavas ofte nur unu semo. La perikarpo estas plej ofte glata, malofte sulka aŭ pikilhava. Pikilhava ĝi ekzemple estas ĉe la ordinara hipokastano. La semoj havas grandecin de 2 ĝis 7 cm. La semŝelo estasbuna, la hilumo granda.

Kromozomoj kaj enhavosubstancoj redakti

La baza kromozoma nombro estas x = 20. Folioj, floroj kaj semoj enhavas la venenan substancon ecino.

Disvastigo kaj postuloj al la kreskejo redakti

 
Habito de la amerika arbusto-eskulo (Aesculus parviflora)

La genro Aesculus estas divastigita sur la norda hemisfero kaj kreskas tie precipe en modervarmaj zonoj. La [[disvastiga areo estas nekuna kaj dividiĝas en tri partoj: en Nordameriko hejmiĝas sep specioj de la okcidenta ĝis la orienta marbordo, en Azio kvin aŭ ses de la Himalajo-region trans Ĉinujo ĝis Japanujo. Unu specio , la ordinara hipokastano, hejmiĝas en sudorienta eŭropo, ĝi estas ofte plantita en Eŭropo. genro hipokastano (Aesculus) estas la sola el tri genroj de la subfamilio Hippocastanoideae, kiu estas kultivata de la homo.

Sistematiko redakti

 
sekcio Aesculus: infloresko de la ordinara hipokastano (Aesculus hippocastanum)
 
sekcio Pavia: infloresko de la ruĝa eskulo (Aesculus pavia)

La genron Aesculus starigis Carl von Linné.

En Eŭropo nur unu hipokastano hejmiĝas, en Azio kaj Nordameriko troviĝas multajn speciojn.[2]

La genro Aesculus estas dividita en pluraj sekcioj:[3]

  • Sekcio Parryanae WIGGINS
  • Sekcio Aesculus (sin.: Hippocastanum (MILL.) K.KOCH
  • Sekcio Calothyrsus (SPACH) PAX
  • Sekcio Macrothyrsus (SPACH) K.KOCH
    • arbusta eskulo (Aesculus parviflora WALTER): Ĝi hejmiĝs en Georgio kaj Alabamo.
  • Sekcio Pavia (MILL.) PERS.
    • ohio-eskulo (Aesculus glabra WILLD.): Ĝi hejmiĝas en sudorienta Usono.
    • flava eskulo (Aesculus flava SOL., iam Aesculus octandra MARSHALL): Hejmiĝas en sudorienta Usono.
    • Aesculus sylvatica W.BARTRAM: Ĝi hejmiĝas en sudorienta Usono.
    • ruĝa eskulo (Aesculus pavia L.):Ĝi hejmiĝas en Usono.

Ĉe eskulo ekzistas multajn specio-hibridoj, kiuj parte estas ornamlignoplantoj, ekzemple karnoruĝa eskulo (Aesculus ×carnea HAYNE, Aesculus hippocastanum × Aesculus pavia).

Nomo redakti

La genronomo Aesculus estas uzata jam de Carl von Linné. En la Antiko la latina vorto aesculus estis la nomo de durligna kverko-specio, kiu estis sankta al [[Jupitero (dio) |Jupitero]] kaj kreskis sur montoj.[5] Das Wort bezog sich möglicherweise auf die Trauben-Eiche (Quercus petraea).[6]

Uzado redakti

La plej multaj specioj estas rapide kreskantaj, havas dekorativajn foliojn kak estas mezgrandaj ĝis grandaj arboj (nur malmultaj specioj estas arbustoj). Eskuloj havas bone videblaj inflorekojn kun multaj koloraj floroj. Diverasj specioj estas plantitaj kiel park- ale- kaj stratarboj.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro (2002) p. 298
  2. Beiträge zur Rosskastanie Anhang: Übersicht über die Arten und Sorten der Kastanie. (paĝo 80) www.lwf.bayern.de (pdf; 10,8 MB)
  3. James W. Hardin: A Revision of the American Hippocastanaceae-II. In: Brittonia, Band 9, 1957, S. 173–195.
  4. Nicholas J. Turland, Nianhe Xia: A New Combination in Chinese Aesculus (Hippocastanaceae). In: Novon 15, 21 September 2005, S. 488–489 (Webdokument, pdf)
  5. Siegmund Seybold (Hrsg.): Schmeil-Fitschen interaktiv (CD-Rom), Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2001/2002, ISBN 3-494-01327-6.
  6. Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3. Auflage, Birkhäuser, Basel 1996, S. 42 (Nachdruck ISBN 3-937872-16-7).

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti