Rétközberencs
Rétközberencs [rEtkozberenĉ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Kisvárda.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 1170
- Poŝtkodo: 4525
- Telefonkodo: 45
Situo redakti
Rétközberencs situas sur ebenaĵo, fine de mallonga sakovojo. Kisvárda troviĝas 7, Dombrád 9, Baktalórántháza 29, Vásárosnamény 30 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1289. Ĝis la 19-a jarcento la ĉirkaŭaĵo estis marĉo, tial dum la historio malamikoj neniam okupis la vilaĝon. En 1898 la tiama Berencs ricevis la loknomon Rétközberencs. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo de 1887
- romkatolika lerneja kapelo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) el la 20-a jarcento
Fontoj redakti
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.gyaloglo.hu
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.nagyvofely.hu