Szabolcs (vilaĝo)

Szabolcs (sabolĉ) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nyíregyháza.

Fortikaĵo de Szabolcs

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ traira flankovojo. Nyíregyháza troviĝas 42 km-ojn for.

Historio redakti

La komunumo naskiĝis dum la ŝtatfondiĝo post 1000. En 1092 tie okazis koncilio. La unua mencio devenis el la 13-a jarcento en formo Castrum (latine fortikaĵo), kiu estis la unua departementejo de la regiono. La unua departementestro estis Szabolcs. Post la mezepoko la turkoj, en 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon.

En Szabolcs migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti