Tiszabecs (tisabeĉ) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Fehérgyarmat. Tisza estas Tiso.

Situo redakti

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso kun ponto, (kontraŭe estas Tiszaújlak), la rivero estas ankaŭ la ukrainia-hungara ŝtatlimo, laŭ ĉefvojo Debrecen-Vinohradiv. Post 1920 tiu komunumo estas la unua en Hungario ĉe Tiso kaj funkciis tie akvonivela indikilo.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1181. Laŭ dokumento el 1364 estis tie reĝa fortikaĵo. Tie okazis la unua batalo de ribelo de Francisko Rákóczi la 2-a en 1703, lia taĉmento venke trairis Tison. Pri tio monumento memorigas. Inundo okazis en 1864. La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1910. En 1920 la vilaĝo trovis sin apud la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio.