Garbolc
Garbolc estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Fehérgyarmat.
Bazaj informoj Redakti
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 130
- Poŝtkodo: 4976
- Telefonprefikso: 44
Situo Redakti
Garbolc situas sur ebenaĵo, laŭ rivereto Túr, laŭ la landlimoj ukrainia kaj rumana, laŭ traira flankovojo, for de urbo, fervojo kaj ĉefvojo. Túristvándi troviĝas 25 km-ojn for.
Historio Redakti
La unua mencio devenis el 1344 en formo Garbolc. Posedantoj de la kampoj estis diversaj familioj. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis. En 1787 okazis incendio. En 1920 la vilaĝo trovis sin apud la novaj landlimoj de nova ŝtato Ĉeĥoslovakio kaj la pligrandiĝanta Rumanio.
En Garbolc migra poŝto servas.
Trilanda punkto Garbolc-Velika Paladj-Bercu Nou Redakti
Ĝi naskiĝis post Traktato de Trianon, kiu neniiĝis pro Arbitracioj de Vieno inter 1938-1944. En la hungara parto monumento signas la lokon.
Vidindaĵoj Redakti
- kalvinana preĝejo el la 19-a jarcento
- la plej orienta punkto de Hungario ĉe la triopa limo