Fényeslitke
Fényeslitke [fEnjeŝlitke] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Kisvárda.
Fényeslitke | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4621 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 312 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 92 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 16′ N, 22° 6′ O (mapo)48.26666666666722.1Koordinatoj: 48° 16′ N, 22° 6′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 25,15 km² (2 515 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fényeslitke [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 2460
- Poŝtkodo: 4621
- Telefonprefikso: 45
Situo
redaktiFényeslitke situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Mátészalka troviĝas 33 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1334 en formo Litke. Fényeslitke havis la gloran epokon dum la socialismo, kiam la apudfervoja komunumo partoprenis al fervoja liverado inter Sovetunio kaj Hungario.
Vilaĝservoj estas: lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, hejmo de gemaljunuloj.
Vidindaĵoj
redakti- romanika, origine katolika kalvinana preĝejo (Fényeslitke) el la 13-a jarcento, la turo estas 35 m-ojn alta, en 1831 trakonstruiĝis
- baroka katolika preĝejo de 1781
- baroka skulptaĵo pri Johano Nepomuka el la 18-a jarcento, en 1990 renoviĝis
Famuloj
redaktiEn Fényeslitke naskiĝis kaj mortis Lajos Erőss (politikisto).