Tiszadada
Tiszadada [tisadada] estas vilaĝo (ankaŭ feriejo kaj somera banloko) en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Tiszavasvári.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 49 km²
- Loĝantaro: 2410
- Poŝtkodo: 4455
- Telefonkodo: 42
Situo redakti
Tiszadada situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Tiszalök-Tiszafüred. Kontraŭe Taktakenéz estas atingebla prame. Tiszalök troviĝas 13, Tiszavasvári 15, Tokaj 19, Tiszaújváros 23, Polgár 25 km-ojn.
Historio redakti
La nuna Tiszadada estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el la jaro 1222. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio.
Longe pentradis en la vilaĝo László Holló.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo el la 20-a jarcento
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1812
- klasikisma nobeldomo de Zathureczky de 1831, nun kulturdomo
- lago (iama riverobranĉo) por akvosportoj
Fontoj redakti
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.gyaloglo.hu
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.nagyvofely.hu