Nagycserkesz [nadjĉerkes] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Nyíregyháza. Nagy signifas: granda.

Bazaj informoj

redakti

Nagycserkesz situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Nyíregyháza-Polgár. Nyíregyháza kaj Tiszavasvári troviĝas po 15, Tiszalök 18, Hajdúnánás 19, Tokaj 24 km-ojn.

Historio

redakti

La unua mencio devenis el 1433. Tiutempe la kampoj apartenis al historia familio Báthory. Komence de la 18-a jarcento la komunumo senhomiĝis. En 1753 la alvenintaj slovakoj fondis farmojn. El ili municipo naskiĝis en 1952. Iomete pli frue deportitaj hungaroj alvenis el Ĉeĥoslovakio, dume slovakoj memvole iris al Ĉeĥoslovakio. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.

Vidindaĵo

redakti

Fontoj

redakti
  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.gyaloglo.hu
  • w.iranymagyarorszag.hu