Nyírparasznya
Nyírparasznya [njIrparasnja] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Mátészalka. Nyír signifas: betulo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 940
- Poŝtkodo: 4822
- Telefonkodo: 44
Situo redakti
Nyírparasznya situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Mátészalka troviĝas 11, Vásárosnamény 15, Baktalórántháza 18, Fehérgyarmat 23, Nyírbátor 28, Nyíregyháza 53 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko, baldaŭe slavoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis en 1336 laŭ tiama hungara ortografio "Paraznya". La vilaĝo en la 17-a jarcento apartenis al fortikaĵo de Szatmár. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto, kuracejo.
Vidindaĵoj redakti
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Episkopo Sankta Nikolao el la 18-a jarcento
- kalvinana paroĥa preĝejo
Famuloj redakti
En Nyírparasznya naskiĝis inĝeniero István Páczelt.
Fontoj redakti
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.gyaloglo.hu
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.nyirparasznya.hu