Balkány

Hungaria urbo


Balkány [balkanj] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nagykálló.

Balkány

emblemo

Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg
Poŝtkodo 4233
Telefonkodo 42
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 828  (2023) [+]
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 46′ N, 21° 51′ O (mapo)47.76944444444421.856944444444Koordinatoj: 47° 46′ N, 21° 51′ O (mapo) [+]
Areo 92,2 km² (9 220 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Balkány (Hungario)
Balkány (Hungario)
DEC
Balkány
Balkány
Situo de Balkány

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balkány [+]
vdr
Strato de Balkány

Geografio redakti

Ĝi kovras areon de 89,99 km² kaj havas loĝantaron de 6.852 homoj (2002). Ĝi situas proksimume 28 km sudoriente de Nyíregyháza kaj 40 km nordoriente de Debrecen. Ĝin ĉirkaŭas multaj malgrandaj komunumoj kiel Biri, Geszteréd, Bököny, Szakoly, kaj Nyírmihálydi.

Balkány havas proksime 2.000 horojn da ĉiujara sunbrilo, kiu estas la plej granda post la Ebenaĵa regiono. Averaĝa ĉiujara precipitaĵo estas ĉirkaŭ 560-590 mm, kaj la ĉiujara averaĝa temperaturo estas inter 9,5-9,6 °C.

Historio redakti

Balkány estis unuafoje menciita en 1214. La signifo de ĝia nomo verŝajne venas de laturka lingvo, en kiu ĝi signifas marĉon aŭ malsekejon. La unuaj posedantoj de la regiono estis la nobla familio Gut-Keled, kies membroj ricevis Balkány donace de la reĝo en 1289. Poste Balkány estis dividita en la familio, la okcidenta parto estis donita al Paŭlo kaj Tomaso, la orientan parton ricevis filo de Paŭlo, Laŭrenco. Dum la atakoj de la turkoj kaj aliaj nomadaj triboj, la urba perdis sian loĝantaron. la sekva mencio okazis en 1578.

En 1839, ĝi estis la plej granda urbo en la departemento kun loĝantaro de 3.006.

 
Urbodomo de Balkány
 
Katolika kirko de Balkány
 
Kalvinana kirko de Balkány

Hodiaŭ redakti

Balkány estas hejmo de 6.852 loĝantoj (2005), la plejparto el ili vivtenas sin en la agrikulturo, kiel pli frue. Senlaboreco estas serioza problemo: pli da laborlokoj perdiĝis ol novkreiĝis. Samkiel en la pasinteco, la plej granda sektoro de dungado estas agrikulturo. Tamen, la manko de investado kaj malaltaj prezoj por la varoj formas malfavoran negocan medion.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Famaj nomportantoj redakti

Fratinaj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

47° 46′ N 21° 52′ O / 47.767 °N, 21.867 °O / 47.767; 21.867 (mapo)