Kalvinana preĝejo (Balkány)

Balkány
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Balkány))

La Kalvinana kirko estas religia monumento historia en Hungario, en mezo de urbo Balkány.

Kalvinana kirko de
Balkány
Kalvinana kirko en Balkány
Kalvinana kirko en Balkány
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balkány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 500 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua (tiam katolika) pastro de Balkány estis menciita en 1328, tial estis tie ankaŭ preĝejo. Kelkaj opinias, ke la loĝantoj iĝis kalvinanoj en 1606. Ili uzis komence lignan kirkon en 1696, poste ili havis la menciitan katolikan kirkon, ĉar la plena loĝantaro sekvis la kalvinisman riton. La romanika konstruaĵo plurfoje estis trakonstruita, pligrandigita aŭ renovigita. La turo estis konstruita en 1829. La orgeno estis farita en 1845. En 1916 granda ŝtormo bruldetruis la tegmenton, la plena rekonstruo okazis en 1929. Aliaj rekonstruoj okazis en 1961 kaj 1977.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto, en mezo de la fasado estas la turo kun la enirejo. Antaŭ la enirejo estas ŝtupoj. Flanke estas ankaŭ alia enirejo, eĉ ankaŭ enŝtopita enirejo. La sanktejo estas kvarlatera. La predikejo kaj la ceteraj mebloj estis faritaj en 19-a jarcento. Dokumento mencias ankaŭ sonorilostablon, sed tio estas videbla en neniuj fotoj.

Fontoj redakti