Tiszabezdéd
Tiszabezdéd [tisabezdEd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Záhony.
Tiszabezdéd | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4624 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 889 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 102 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 22′ N, 22° 9′ O (mapo)48.36666666666722.15Koordinatoj: 48° 22′ N, 22° 9′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 18,6 km² (1 860 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 2040
- Poŝtkodo: 4624
- Telefonprefikso: 45
SituoRedakti
Tiszabezdéd situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Tiu lasta urbo kaj samtempe Ukrainio troviĝas 5 km-ojn for.
HistorioRedakti
La vilaĝo estas unuafoje menciita en 1212 en formo de Bezder. En 1629 estro de fortikaĵo Kisvárda detruis la vilaĝon. Oni trovis tie gravan memoraĵojn el la hungara landokupa epoko (9-10-a jc.), i.a. ornaman kovran metallamenon por ujo (nun videbla en la Hungara Nacia Muzeo). Tiu sabrosako estis ornamita per la kutimaj palmofolioj kaj vivarboj, du paganaj mitologiaj monstroj (palmodrakoj) ĉirkaŭprenintaj bizancan krucon. La tombejo (trovitaĵejo) estis malkovrita en 1896.
VidindaĵojRedakti
- mezepoka kalvinana preĝejo (Tiszabezdéd), en 1838 plene trakonstruita
- katolika preĝejo de 1845
FontojRedakti
- Tiszabezdéd [rompita ligilo]