Sabrosako
Sabrosako (angle sabretache, hungare tarsoly) estas ornama flanka, plata sako de la kavaleriaj soldatoj (ekz. hungaraj husaroj). Oni ofte ornamis ĝin per monogramo de la reganto. Oni portis ĝin pendigita sur la zono per rimeno. Oni tenis en ĝi monon, nutraĵon, municion, pli poste servis nur kiel ornamaĵo. La landokupantaj hungaroj havis ankaŭ tion kun metala kovra lameno riĉe ornamite. Ĝi estis farita plej ofte el ledo.
GalerioRedakti
Prusa husaro ĉ. 1763, sabrosako kun monogramo Frederiko la 2-a (Prusio)
Sabrosako kun monogramo Nikolao la 2-a (Rusio)
Dana gardohusaro, 2012, la sabrosako havas monogramon de Margareta la 2-a (Danio)