Hungara signolingvo

La Hungara signolingvo estas signolingvo precipe uzita de hungaroj, kaj pleje uzata en Hungario kaj ĝiaj najbarlandoj, pleje de surduloj, interpretistoj, malfacile aŭdantaj uloj aŭ tiuj kiuj havas iun parolmalkapablon. Ĝi estas oficiala lingvo en Hungario ekde 2009.[1] Ĝi apartenas al la Franca signolingvofamilio, sed ĝi havas multan signojn, kiuj samas al signoj de Aŭstria kaj Ĝermana signolingvoj. Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas signolingvoj de plimultaj popoloj de najbaraj landoj, kaj la Pola signolingvo.[2] Ĝia historio komencis en la komenco de 19a jarcento, kiam oni fondis lernejon por surduloj en Vác. Ĝi havas sep dialektojn laŭ lernejoj por surduloj en urboj Budapest, Debrecen, Eger, Kaposvár, Sopron, Szeged kaj Vác. Ĝi ne havas literaturan lingvon; oni komencis tion fari dum la unuaj jaroj la de 21a jarcento.

Ĝi estas sendependa lingvo, sed ankaŭ la Hungara lingvo efikis al ĝi, ekzemple al vortordo. La signumita hungara uzas gramatikon de hungara lingvo kun signoj de hungara signolingvo. Surduloj signumantaj inter ili uzas mundbildon nur por nomoj por pli riĉa mimiko.

Formo de signojRedakti

Ikonaj signoj montras karakteran formon aŭ movadon, do oni povas ilin kompreni ankaŭ sen signolingva kono. Aliaj signoj estas pli simbolaj. Estas signoj el aliaj lingvoj. Signoj povas igi ankaŭ el parollingvoj, tiukaze el la hungara. Oni montras la unuan literon, kaj formas la vorton per buŝo. Tiel povas oni debuti per lia oficiala nomo. Estas signoj el aliaj signolingvoj, ekzemple la signon 'trinki' konas ankaŭ aŭdantoj en Aŭstrio kaj Germanio.

Estas ankaŭ unu kaj ambaŭmanaj signoj. Kiam oni signumas portante iun en unu mano, li povas signumi per lia alia brako kaj mano. Por fari la signumadon pli komprenebla, lia vizaĝo igas pli aktiva. Kutime la du manoj havas alian rolon; unu estas la gvidanta, kiu estas pleje la dominanta mano, sed oni povas elekti la alian. Poste oni faras unumanajn signojn per tiu mano, kaj se li signumas ambaŭmanajn signojn, tiu faras la pli malsimplajn signojn. Estas tro fremda, stranga, nekutima ŝanĝi manon.

Proformoj estas similaj al sonsimboliko. Ili komunikas humoron, movon, formon, lokon, sed ne havas konkretan signifikon. Klasifikantoj montras modon kaj ilojn de ago.

Signumantoj ricevas ankaŭ signonomon, el ia trajto, sed signumanta grupoj donas signonomon ankaŭ al aliaj gravaj uloj, al familianoj, amikoj, karakteroj kaj politikistoj. Pleje estas tiu trajto videbla, ekzemple nevuso, cikatro, formo de hararo aŭ orelringo. Oni povas havi pli signonomon en pli grupoj samtempe, kaj grupoj povas ŝanĝi ĝin, kiam ili trovas alian trajton.

GramatikoRedakti

ParolpartojRedakti

Unu signo kutime havas plian parolpartojn. Ĝi povas esti substantivo kaj verbo, aŭ adverbo kaj adjektivo. Propraj nomoj ne estas uzitaj kiel verboj. Pleje la modalaj adverboj varias la verbon, aŭ venas sur mieno, sed temporalaj adverboj estas memstaraj signoj. Kelkaj epitetoj estas ankaŭ integritaj, kaj estas esprimitaj per mieno aŭ modo de movado. Pronomoj, precipe montraj kaj personaj estas facile separablaj al aliaj signoj, ĉar ili estas punktoj aŭ regionoj de spaco. Do ili povas esprimi pli ol tri personojn. Ili kutime demonstras ankaŭ lokojn de karakteroj.

Demandaj vortoj kaj konjunkcioj estas memstaraj signoj, sed konjunkcioj estas raraj. La lingvo ne havas pre- aŭ postpoziciojn; por modifi signifikon oni ŝanĝas la signon en spaco aŭ tempo. Tiu trompis unuajn esploristojn, kiuj pensis, ke ĝi ne havas elementojn por asociado, do ĝi ne povas helpi pensadon. Por tiu la surduloj necesas lerni parolitan lingvon (tiukaze Hungare).

Eblas, ke unu movado esprimas unu frazon. Gestoj estas pli malrapidaj ol parolo, sed ĝi povas simultane pli diri ol ia parolita lingvo, kiu ne povas uzi spacon. Pleje estas opinioj kaj vidpunktoj ankaŭ integritaj, sed la lingvo havas kelkajn memstarajn signojn por akcento:

  • Signo 'manio' signifikas ankaŭ, ke oni amas iun tre
  • Signoj 'bombo', 'danĝera', 'unua' estas akcentantaj, sed ili povas ankaŭ gradigi.

Simile al aliaj signolingvoj, Hungara signolingvo uzas spacon por esprimi kontaktojn. Ĉiu en la rakonto ricevas lokon, kiu apartenas nur al li. Se oni konas lokon de la karakteroj, oni uzas tiujn; se ne, li donas lokon laŭ lia mentala mapo. Tiuj lokoj esprimas pronomojn kaj personajn fleksiojn. Se signo havas varian formon, la movo startas el subjekto kaj venas al efikito. Se ne, partikulo helpas: ĝi estas la signo delta, kaj ĝi movas simile al varia forma signo. Pro fari ĝin, oni movas lian gvidantan manon al loko de subjekto, strekas ĉiun fingron, fleksante nur mezfingron kaj movas ĝin al la efikito.

En signolingvoj, oni kutime priskribas detale movadojn, lokojn, formojn, direktojn, grandecon de aplikita forto, kaj aliaj cirkonstancoj. Por indiki iun, oni povas uzi ian parton de tiu priskribo; tiu estas nomita en gramatikoj proformo.

FrazojRedakti

Simplaj frazojRedakti

La vortordo estas: la frazo komencas per konitaj informo, poste venas nekontiaj informoj. Do la baza vortordo estas SOV (subjekto - aliaj partoj - verbo), sed tiu ne estas rigida. Adverboj povas iri al fino. Se estas unu epiteto, ĝi venas antaŭ epitito. Se estas du, unu venas antaŭ epitito, kaj la alia post epitito. Ekzemple, blanka vino seka.

Oni povas emfazi per vortordo kaj ripetado aŭ mimiko. Ĝi venas al starto, kaj ĝi estas pli malrapide signumita. Se ĝi iĝas fokuso, ĝi venas al fino. Se fokuso kontrastiĝas, ĝi ricevas etan paŭson. Aliaj metodoj estas indikado aŭ ripetado en la frazo.

Se oni volas ekkoni tiun, demanda vorto iras al fino. Foje ĝi povas komenci la demandon, sed tiu estas efiko de Hungara lingvo. Tiam ĝi framas la frazon, ĝi estas ankaŭ signumita fine, post eta paŭso. Arto de demando estas esprimita ankaŭ per gestoj. Kazo de kompletigenda demando mentono leviĝas, okuloj palpebrumas, brovoj sulkiĝas. Se temas pri decidenda demando, antaŭigas kapo kaj ŝultroj, okuloj leviĝas. Se oni respondas per jes, oni kapjesas, ripetas la predikaton, aŭ tutan aserton. Se la respondo estas ne, oni sulkas brovojn, kurbas angulojn de buŝo malsupre, kaj povas ekskui manon. Alternativa demando listas alternativojn. Ĝi estas elekta frazo. Ĝi listas alternativojn en fingroj, aŭ finiĝas per kiu. Mimiko kaj vortordo de retorika demando estas alia.

Neado estas esprimita per skuado de kapo. Tiu povas nei ankaŭ tutan frazon. Alie oni faras nean mimikon, kiu samas kun mimiko de nea responso; kaj signumas la neitan elementon per skuado de mano. Estas signoj, kiuj havas neitan paron: tiaj estas signoj ne scias, ne povas, ne kredas, kaj senbaza.

Estas ĝenerala seniganta afikso, kiun oni povas vidi dum signumado de iuj gestoj. Nulo montras, ke estas neniu el iu. Malplena estas malesto, kaj ikona signo kalva povas signifiki, ke iu estas malplena.

Komponitaj frazojRedakti

Kunordigiloj estas raraj. Pleje kunteksto kaj artikado ligas membrajn frazojn. Uzado de kunordigiloj estas pleje efiko de Hungara lingvo.

  • Kunordigiloj kiel kaj estas simple mallonga paŭso inter frazoj.
  • Se membraj frazoj estas opponaj, sekunda frazo ricevas kontraŭmetan mimikon, aŭ unu signo signifikas tiun. Sed tiu ne estas kunordigilo, ĉar ĝi estas ankaŭ uzita kun memstara signifiko.
  • En elektaj frazoj ia kiukiuj igas inter la frazoj, depende de nombro de ebleco. Mimiko montras malcerton.
  • Klarigantaj frazoj estas raraj, kaj ili postulas aliformigadon de la frazoj kaj logiko de kunteksto. Kunordigilo estas kial.
  • Pli oftaj estas sekvaj frazoj. Ili preservas vortordon kaj estas laŭ logiko de kunteksto. Kunordigilo estas kial.

Subordigantaj frazoj pleje havas simplan geston kiel subordigilo. En kondiĉaj frazoj laŭlogike frazo kun se estas la unua. La vorteto se ne estas memstara signo, kaj ankaŭ la sekunda frazo ne havas memstaran subordigilon. Dum unua frazo kapo klinas antaŭe, bromoj leviĝas aŭ okuloj signas. Kiam unua frazo finiĝas, torso kaj kapo klinas en antaŭa pozicio.

TekstojRedakti

Kutime surduloj unue priskribas ĉirkaŭaĵon kaj donas aliajn informojn, kiuj oni scii devas, kaj poste parolas pri esenco. Oni povas vidi tiun ankaŭ dum renkontoj. Esploristoj rekonis tiun dum priskribado de imagoj. Tiu estas karaktera al signolingvoj. Ankaŭ signolingvoj havas ilojn, kiuj ebligas retrospekton.

LiteraturoRedakti

TradukoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Magyar jelnyelv en la hungara Vikipedio.

ReferencojRedakti