Fernando Alonso
Fernando ALONSO DÍAZ (naskiĝis la 29-an de julio 1981 en Oviedo, Hispanio) estas F1-a piloto. Mondĉampiono en 2005 kaj 2006 kun la teamo Renault. En 2007 li partoprenis kun la teamo de McLaren-Mercedes, kaj poste revenis al Renault. Ekde 2010 li partoprenas kun la teamo Ferrari.
Li komencis en la mondo de la motoroj nur 3-jara, per stirado de kart. 7-jare li gajnas sian unuan oficialan kurkonkurson, kaj 10-jare li estas vicĉampiono de Hispanio. 14-jare tria en la monda konkurso.
Post la paso per diversaj kategorioj de aŭtoj, li premieras en Formulo 1 en 2001.
Li estis la homo kiu plej juna gajnis Grandan Premion (Hungario 2003), 22-jara, la plej juna mondĉampiono (2005), 24-jara, kaj la plej juna duobla mondĉampiono (2006), 25-jara.
En 2005 li ricevis la hispanan Premion Princo de Asturio de Sporto.
Lia granda populareco en Hispanio kondukis al la uzo de la vorto Alonsomanio.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala TTT-ejo
- Kvalifikaro el Ferrari.com
- Kvalifikaro el Formula1.com
- Statistikoj el Formula1DataBase.com