Kimi Räikkönen
Kimi-Matias RÄIKKÖNEN (IPA ['kimi 'ræik:ønen], Esperanta prononco proksimuma kimi rajkonen), naskita la 17-an de oktobro 1979 en Espoo, Finnlando, estas finna aŭtosportisto, la monda ĉampiono en la klaso Formulo Unu en 2007.
Kimi Räikkönen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kimi-Matias Räikkönen |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1979 (45-jaraĝa) en Espoo |
Lingvoj | finna • angla • finna |
Loĝloko | Svislando • Espoo |
Ŝtataneco | Finnlando |
Familio | |
Frat(in)o | Rami Räikkönen |
Edz(in)o | Minttu Virtanen (en) (2016–) Jenni Dahlman (2004–2014) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | piloto de F1 rally driver (en) aŭtosportisto |
TTT | |
Retejo | http://www.kimiraikkonen.com/ |
Räikkönen komencis sian karieron veturigante kart-aŭtojn. En 1999 li transiris al la brita klaso Formula Renault, kie li estis tiom sukcesa, ke post testoj pri kapablo en Formulo Unu li akiris kontrakton kun la svisa teamo Sauber kaj unuafoje stiris F1-aŭton en la konkursa sezono 2001. La jarojn 2002–2006 li estis teamano de McLaren, kaj per ties Mercedes-oj atingis la duan lokon en la mondĉampionadoj de 2003 kaj 2005. Ekde 2007 li ŝoforas por Ferrari, kaj jam en sia unua jaro kiel Ferrari-ano li atingis la mondpinton. En la mondĉampionado de 2008 li estis la tria. En 2009 li estis la sesa. Ekde 2010 li kuras en ralioĉampionado kun la teamo Citroën.
En novembro de 2011 Räikkönen faris 2-jaran kontrakton kun la teamo Lotus Renault, kio signifas ke li revenos al la klaso Formulo Unu en 2012.