Belmonte (Portugalio)

Municipo en Portugalio

Belmonte estas portugala urbo de la Centra regiono, provínco Beira Baixa, subregiono Beiras e Serra da Estrela kaj de la distrikto Castelo Branco kun 3 500 loĝantoj. Ĝia nomo laŭvorte signifas "Bela Monto".

Belmonte
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 859  (2011) [+]
Loĝdenso 58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 7° 21′ U (mapo)40.366666666667-7.35Koordinatoj: 40° 22′ N, 7° 21′ U (mapo) [+]
Alto 544 m [+]
Areo 118,8 km² (11 880 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Belmonte (Portugalio)
Belmonte (Portugalio)
DEC
Belmonte
Belmonte
Situo de Belmonte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belmonte [+]
vdr

La urbo Belmonte estas sidejo de la municipo Belmonte, kun 118,76 km² de areo kaj 6 204 loĝantoj (2021), subdividita en kvar freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Guarda, oriente kun Sabugal, sudokcidente kun Fundão kaj okcidente kun Covilhã.

La loĝloko estas ene de la Reto de Historiaj vilaĝoj de Portugalio.

Historio redakti

 
Turo de Centum Cellae.

Estas restaĵoj el prahistorio, nome megalitoj ĉirkaŭ sesmiljaraĝaj en freguesias Inguias kaj Caria. Gravas ankaŭ la kastrumo da Chandeirinha, en Serra da Senhora da Esperança. Vere grava estis en tiu municipo la romianoj, altiritaj per la minerala kaj agrikultura riĉeco de la regiono, tuj konstatis la strategian kaj ekonomian pravon de tiu teritorio trapasata de vojoj. Tiukadre kreiĝis la vilaoj de Quinta da Fórnea en la freguesia de Belmonte kaj de Centum Cellae, en la freguesia de Colmeal da Torre. Kun sua impona turo kvadrata kaj trietaĝa ĝi estas unu de la plej monumentaj lokoj de la romia epoko de Portugalio kaj celo de variaj historiaj kaj arkeologiaj interpretoj.

 
Kastelo de Belmonte.

Belmonte kaj la najbara Covilhã, spite la fakton, ke ambaŭ estas en la interno de Portugalio, ili estas rilataj kiel malmultaj aliaj portugalaj regionoj al la Portugalaj malkovroj, aparte pro la fakto ke la malkovrinto de Brazilo en la 15-a jarcento, nome navigisto Pedro Álvares Cabral, naskiĝis en Belmonte.

Belmonte ricevis foruon en 1199 kaj 1211 kaj estas sur la panorama Monto Esperança, sur kiu konstruiĝis fine de la 12-a jarcento kastelo, kiu kun la kasteloj de Sortelha kaj Vila de Touro, formis ĝis la subskribo de la Traktato de Alcañices (1297), defendolinion en Alto Côa, apogitan ariergarde per la natura murego de Serra da Estrela kaj la Valo de Zêzere. Dum tempo de militoj kontrŭ leonanoj kaj kastilianoj, la kastelon de Belmonte ricevis plibonigojn en la regadoj de la reĝoj Afonso la 3-a, Dinizo kaj Johano la 1-a.

Jam el la 13-a jarcento estas atestoj de prospera juda komunumo, kiuj havis sinagogon de kiu restis surskribaĵo datita de 1296, kiu probavble estis en juda kvartalo en la nuna kvartalo Marrocos. Sekve al la forpelo de la judoj el Hispanio en 1492, fare de la Katolikaj Gereĝoj probable tiu juda komunumo pliiĝis, ĝis en 1496, ankaŭ la portugala reĝo Manuel la 1-a dekretis la devigan konverton de judoj al katolikismo, al kio sekvis serio de persekutoj kaj kreado de komunumo kripto-juda kiu survivis laŭlonge de la jarcentoj, retenante almenaŭ ritojn kaj tradiciojn. La sama monarko en 1510 renovigis la foruon de Belmonte. En la 1970-aj jaroj la komunumo establis kontakton kun judoj de Israelo kaj oficialigis judismon kiel sia religio. En 1989 oficiale oni kreis la judan komunumon de Belmonte, kies sinagogo estis inaŭgurita en 1997, aktuale unu el malmultaj portugalaj judaj komunumoj kiuj disponas de rabeno. En 2005 oni inaŭguris en la urbo la Judan Muzeon de Belmonte, unua siaklasa en Portugalio, kiu montras tradiciojn kaj diversajn aspektojn de tiu komunumo.

Submunicipoj redakti

Belmonte havas jenajn freguesías:

  • Belmonte e Colmeal da Torre
  • Caria
  • Ínguias
  • Maçainhas

La loĝlokoj de la municipo estas jenaj: Belmonte Gare (Belmonte), Carvalhal Formoso (Ínguias), Gaia (Belmonte), Malpique (Caria), Monte do Bispo (Caria), Olas (Ínguias), Quinta Cimeira (Maçainhas), Quinta do Meio (Belmonte), kaj Trigais (Ínguias).

Vidindaĵoj redakti

 
Kastelo de Belmonte.
  • Kastelo de Belmonte
  • Turo de Centum Cellas
  • Preĝejoj de Santiago kaj de Sagrada Família
  • Kapeloj de Kalvario kaj de Santo António
  • Sinagogo
  • Placo de la Pilorio
  • Rua Direita kaj Juda Kvartalo
  • Kapelo de Santo Antão
  • Fórnea - romia komplekso
  • Municipa Ĝardeno
  • Natura Parko de Machorro
  • Juda Muzeo de Belmonte
  • Muzeo de Oleo
  • Muzeo de Malkovroj
  • Ekologia Muzeo de Zezêre
  • Panteono de la familio Cabral

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti