Historiaj vilaĝoj de Portugalio

La Historiaj vilaĝoj de Portugalio estas praaj urbaj centroj de granda historia graveco, fonditaj antaŭ la portugala nacio, situantaj en la regiono Beiras. Ili estas kutime konstruitaj en altebenaĵoj, ĉar ili konsistigis centrojn por la defendo de la loĝantaro. Tial ili elstaras pro sia militista arkitekturo, ĉar la plimultaj lokoj estas ĉirkaŭitaj de muroj kaj disvolviĝas apud kastelo.

Konstitucio redakti

La Programo Historiaj Vilaĝoj de Portugalio, lanĉita de la portugala registaro en 1991, poste reestigis la sekvajn vilaĝojn en la Beira Interrior (parto de la antaŭa regiono de Beira Alta kaj Beira Baixa)[1]:

  1. Almeida (vilaĝo)
  2. Castelo Mendo
  3. Castelo Novo (vilaĝo)
  4. Castelo Rodrigo (vilaĝo)
  5. Idanha-a-Velha
  6. Linhares da Beira
  7. Marialva
  8. Monsanto (vilaĝo)
  9. Piódão
  10. Sortelha
  11. Belmonte (urba kaj distriktkonsilia loko) (aldonita en 2003)
  12. Trancoso (urbo) (aldonita en 2003)

Kelkaj lokoj fanfaronas pri la statuso de vilaĝo, aliaj de urbo, la plej multaj el ili situantaj en Terras de Riba-Côa (nuntempe parto de Beira Interior Norte, en la municipoj de Pinhel, Trancoso, Figueira de Castelo Rodrigo, Almeida kaj Vila Nova de Foz Côa), Cova da Beira, Beiras Interior Sul, Serra da Estrela kaj Pinhal Interior Norte.

Referencoj redakti

  1. (pt) «Rede das Aldeias Históricas de Portugal Arkivigite je 2022-01-30 per la retarkivo Wayback Machine» (PDF).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti