Pinhel

municipo kaj urbo en Portugalio

Pinhel (portugallingva prononco: [piˈɲɛl]) estas urbo kaj municipo en la Distrikto Guarda kaj regiono Centra en nordokcidenta Portugalio. La municipo havas 8 092 loĝantojn (2021). La urbo mem havas 3 500 loĝantojn.

Pinhel
municipo de Portugalio
urbo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 627  (2011) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 7° 4′ U (mapo)40.783333333333-7.0666666666667Koordinatoj: 40° 47′ N, 7° 4′ U (mapo) [+]
Areo 484,52 km² (48 452 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Pinhel (Portugalio)
Pinhel (Portugalio)
DEC
Situo de Pinhel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pinhel [+]
vdr

Geografio

redakti
 
Freguesias de la municípo Pinhel.

La municipo limas norde kun Vila Nova de Foz Côa, nordoriente kun Figueira de Castelo Rodrigo, oriente kun Almeida, sude kun Guarda kaj okcidente kun Celorico da Beira, Trancoso kaj Mêda.

Ĝi havas 18 freguesias, nome la jenaj: Agregação das Freguesias Sul de Pinhel, Alto do Palurdo, Alverca da Beira/Bouça Cova, Ervedosa, Freixedas, Lamegal, Lameiras, Manigoto, Pala, Pinhel, Pínzio, Souro Pires, Terras de Massueime, Atalaia e Safurdão, Valbom/Bogalhal, Vale do Côa, Vale do Massueime kaj Vascoveiro.

Historio

redakti

Ties historio datas de antaŭromia epoko. Ĝi estis loĝata de visigotoj kaj poste de araboj. Ĝi atingis diversajn foruajn dokumentojn el diversaj reĝoj de Portugalio kiuj plialtigis ĝin al kategorio de urbo, kun rajto al foiro en la Mezepoko kaj konstruo de nombraj blazondomoj en la Moderna Epoko. Tie plej fruaj monumentoj datas de la 12-a jarcento. Ĝi estis lima urbo pro kio ties kastelo kaj murego estis konstruitaj kaj rekonstruitaj fojojn.

Laŭ legendo, ĝi estis fondita ĉirkaŭ la jaro 500 a.n.e. fare de keltaj turduloj (Turduli Veteres) kiel antaŭromia kastrumo. Post esti liĝata de araboj, en 1179 estis konkerita de Afonso la 1-a de Portugalio kiu eble havigis foruon al la loko. Same faris cele al reloĝado la prioro de la monaĥejo de la ermitejo de Sankta Maria de Riba Paiva en 1191. Sanĉo la 1-a de Portugalio ekkonstruis la kastelon en 1189, pro kio ĝi iĝis ĉefurbo de municipo. En 1209 la sama reĝo havigis novan foruon kaj ok jarojn poste tio estis konfirmita de Afonso la 3-a de Portugalio. Poste, Denizo la 1-a reformis tiun foruon per privilegioj kaj rekonstruis la kastelon kaj ses turojn.

 
La kastelo de Pinhel.
 
La kastelo kaj horloĝturo de Pinhel.

Ĉirkaŭ 1321 estis ses preĝejoj ekstermuregaj kaj tri enmuregaj. En 1385 kastilianoj kaptis la kastelon de Pinhel, sed estis venkitaj en la Batalo de Aljubarrota; la venontan jaron Johano la 1-a konfirmis la foruon de la loĝloko. En 1391 oni kreis la foiron de Pinhel. En tiu epoko estis en la urbo juda komunumo.

En 1480 la lokanoj ribelis en la turoj kontraŭ la Marŝalo Henrique Coutinho. Denove oni renovigis la foruojn en 1510, tiam fare de Manuelo la 1-a. En 1693, Catarina Henriqueta de Braganzo, vidvino de Karlo la 2-a de Anglio, gastis ĉe la Domo Seixas de Pinhel, reveninta al Portugalio.

Post preskaŭ unu jarcento, nome en 1770, Pinhel estis altigita al kategorio de urbo kaj oni kreis propran diocezon per apartigo de la diocezo de Lamego, kio pluis ĝis 1881, kiam ĝi estis nuligita per papa buleo de Leono la 13-a. En 1810, dum la Napoleonaj Militoj, ĝi estis okupaciita de la generalo Loisson. Poste, en 1827 la generalo António José de Sousa Manuel de Menezes Severim de Noronha, grafo de Vila Flor kaj duko de la Terceira, komandanto de la liberalaj trupoj, instaliĝis en Pinhel, en la Domo Seixas.

Aktualo

redakti

La municipo, kiel ĉe aliaj ruraj municipoj de la interno, perdis grandan parton de la loĝantaro pro rura elmigrado. Fakte el pli ol 20 000 loĝantoj en 1960 oni malaltiĝis ĝis nunaj 8000.

Inter vidindaĵoj menciendas la kastelo, pilorio, municipa muzeo, preĝejoj, ermitejoj, horloĝturo, cisterno de la konvento de Sankta Klara. fontanoj kaj blazondomoj. La rivero Coa, alfluanto de la grandrivero Doŭro, trapasas la municipon de sudo norden. En la norda parto de la municipo estas la arkeologia kuŝejo de rokarto de la valo de Coa, klasita de la Unesko kiel Monda Heredaĵo, en la aktuala submunicipo de Vale do Coa, iam Cidadelhe.

Bildoj

redakti

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti