Forĵetakvo

akvo kies kvalito malboniĝis per homa agado

Forĵetakvoj estas ajna tipo de akvo kies kvalito estis tuŝata negative pro influo antropogena, tio estas de homoj. La forĵetendaj akvoj estas akvoj uzataj en hejmoj kaj en urboj, kaj la likvaj industriaj aŭ minaj rubaĵoj forjetitaj, aŭ la akvoj kiuj estis miksitaj kun la antaŭaj (pluvaj aŭ naturaj akvoj). Ties gravo estas tia ke ĝi postulas sistemojn de kanaligo, traktado kaj eligo. Ties nula aŭ maltaŭga traktado generas gravajn problemojn de poluado.

Forĵetakvoj en akvopurigejo.

Fekakvo aŭ "nigra akvo" estas forĵetenda akvo poluita per fekaĵojurino.

Grizakvoj, nome grizaj aŭ uzitaj akvoj devenas el la hejma uzado, tiaj kiaj de la lavado de iloj kaj de vestaĵoj same kiel de la banado de personoj. Ekzemple ili povas esti reuzataj rekte en la necesejo, por ŝpari akvon.