Oswaldo Pires de Holanda

(Alidirektita el Osvaldo Pires de Holanda)

Oswaldo PIRES de HOLANDA [osvaŭdu piriz djolanda] (Baturité, Cearao, la 19-an de julio 1921) estas brazila esperantisto kiu i.a. rolis kiel prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo en 1998.

En 1940 Pires de Holanda partoprenis la fondon de Verda Stelo Esperanta Grupo kreita de la armea leŭtenanto João Gurgel de Moura en Baturité. En 1944, sub instruado de Audisio Lopes de Souza kaj José Francelino de Oliveira, kiujn li insiste mencias, li membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1949, post kiam li fondis en la kvartalo São Miguel Paulista la Esperanto-Klubon Zamenhof. Li eldonis la (neregule aperintan) "monatan oficialan organo de Esperanta Klubo 'Zamenhof'", "Esperanta bulteno", inter 1958 kaj 1971.

Li daŭre akompanis la eventojn de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj iĝis ĝia prezidanto en 1994. En 1998 li estis prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (BEL).

La Kolekto por Planlingvoj en Vieno registras tri tradukojn de Pires de Holanda (vd. malsupre).

Eksteraj ligiloj redakti

  • Oswaldo Pires de Holanda en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj [1]