Esperanto-movado en San-Paŭlo

Esperanto-movado en São Paulo ĉiam estis vigla. Estas tri gravaj fontoj de informopri Esperanto-Movado en São Paulo estas: la tezo prezentita de Kolonelo Cândido Bravo, iama prezidanto de SPEKSão Paulo Esperanta Klubo, okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Niterói en 1957; la Analoj de EASP, eldonita de Gilbert René Ledon por Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, en 1997; kaj “Esperanto Notícias”, de Majoro Gilberto A. Silva Velho, el Caçapava.

Historio redakti

La unua Esperanto-Grupo fondita en Brazilo estis en Campinas la 17-an de Marto 1906. La pioniraj fondintoj estis João Keating kaj Tobias Rabelo Leite, respektive prezidanto kaj vicprezidanto de la tiama Grupo Esperantista Suda Stelaro.

São Paulo Esperanta Klubo estis fondita de Oswaldo Leite de Moraes, la 29-an de marto 1937, kun la jena membraro kaj estraro: Alcindo Brito, Oswaldo Leite de Moraes, Fanny Luisa Dupré, Azália Machado Dias, Rafaela Câncer, Ermínia Scatena kaj Mathilde Cordes Berreta.

La oficiala registro de la Klubo okazis nur la 19-an de julio 1945. Oswaldo Leite de Moraes restis kiel ĉefa aganto de 1937 ĝis 1952.

Poste, Cândido Bravo mencias la fondon de Esperanto-Federacio de San-Paŭlo en la 15-a de decembro 1948 kun la celo arigi ĉiujn Esperanto-Grupojn de la Subŝtato, sed la celo de la federacio estis malbonkomprenata kaj eĉ konfliktis kun Brazila Esperanto-Ligo, kaj, kvar jaroj poste, Federacio rezignis ĝiajn aktivecojn kaj kun ĝi preskaŭ malaperis São Paulo Esperanto-Klubo, unu el la plej antikvaj esperantaj grupoj en Brazilo.

En San-Paŭlo, la leĝo 3580, de la 29-a de majo 1957, sankciita de la urbestro Adhemar de Barros, simpatianto de E-movado, kreis Municipan Kurson, sub la gvido de la Sekretario pri Edukado kaj Kulturo, kiu funkciis en la strato José Bonifácio, 24 – 3-a etaĝo, ĝis la fino de la mandato de la urbestro Adhemar de Barros, kio preskaŭ koincidis kun la subita forpaso de Cândido Bravo, la 5-an de marto 1960.

La 11-an de junio 1961, la nova urbestro, Francisco Prestes Maia, per Dekreto n-ro 5180 malkreis la municipan Esperanto-kurson.

Kvankam en la “Analoj” (paĝo 10-a) oni legas, ke “EASP estis agnoskita kiel asocio de publika utileco laŭ Ŝtata Leĝo n-ro 10153, de la 28-a de Junio 1968, kaj Municipa Dekreto n-ro 9284, de la 30-a de januaro 1971”; kurioze oni ne trovas en la “Analoj” la ŝanĝon de San-Paŭlo Esperanta Klubo al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.

Ekde la fondiĝo de SPEK la disvastigo de Esperanto en San-Paŭlo ne ĉesis, kaj eĉ antaŭ la fondiĝo de EASP.

En 1964 Adolfo Muniz Furtado estis elektita prezidanto de EASP kaj al li oni ŝuldas la aĉeton de la unua propra sidejo ĉe avenuo Senador Queirós, 279, 5-a etaĝo, salono kun 28m² je la prezo de du milionoj de kruzejroj. Ĉar la spaco tago post tago fariĝis pli malgranda, Adolfo batalis kaj sukcesis aĉeti la duan ĉambron en la sama konstruaĵo pligrandigante tiel la sidejon; lia revo estas sukcesi altiri 1.000 lernantojn.

La 26-an de majo 1967 la ĉambroj de la sidejo estas finpagitaj. La 2-an de Decembro de tiu sama jaro, okaze de ĝenerala asembleo, Adolfo Muniz Furtado transdonis la prezidantecon al Horacio Pereira dos Santos kaj iĝas “Bonfaranta Membro” de EASP, honore kaj omaĝe al la granda laboro farita de li.

Adolfo Muniz Furtado ne estas la nura membro, kiu multe influis la iradon de EASP, laŭ serioza agnosko de Gilbert René Ledon, aperinta ĉe Analoj de EASP. En alfabeta ordo kun resuma biografio, la nomoj de la jenaj personoj: Adolfo Muniz Furtado, Alcindo Brito, Arnaldo Vianna, Astrogilda Guerrini, Azalia Machado Dias, Cândido Bravo, Darcy Pedroso Machado Gaia, Deodato de França Mello, Elvira Fontes, Eurico Antônio Ribeiro, Fanny Luiza Dupré, Francisca Martos, Francisco de Souza Almada, Geraldo Rodrigues Soeira, Gilberto Aquino da Silva Velho, Gilbert René Ledon, Horacio Pereira dos Sannter la esperantaj aktivecoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, elstaras la Subŝtataj Renkontiĝoj, kies listo estas la jena:

Subŝtataj Renkontiĝoj
 - 3/4 Dec 1977 Bauru
 - 7 Okt 1978 Sorocaba
 - 26 Nov 1978 São Carlos
 - 17/18 Mar 1979 Promissão
 - 25/26 Aŭg 1979 Rio Claro
 - 22/23 Nov 1980 Piracicaba
 - 1/3 Majo 1981 Campinas
 - 29/30 Majo 1982 San-Jozefo de la Kampoj
 - 21/22 Majo 1983	Jundiaí
 - 10/12 Okt 1987 Franca	
 - 18 Okt 1988 Sorocaba
 - 20/21 Majo 1989 Santos
 - 7/9 Okt 1989 Promissão
 - 2/4 Nov 1990 Andradina
 - 15/17 Nov 1991 Ribeirão Preto
 - 31 Okt ĝis 2 Nov 1992 Campinas
 - 26/27 Nov 1994 Lorena
 - 5/7 Apr 1996 Promissão
 - 28/30 Mar 1997 Sorocaba
 - 5/7 Sep 1998 Paulínia
 - 2/4 Apr 1999 Franca	
 - 14/15 Okt 2000 Araraquara	
 - 12/14 Okt 2001 Barra Bonita	
 - 1/2 Nov 2003 Bauru
 - 13/15 Nov 2004 Leme	
 - 5/6 Nov 2005 Araras 

Ekde 2006 Esperanto Renkontiĝoj de Ŝtato São Paulo fariĝis Kongresoj de Esperanto de Ŝtato São Paulo.

La Lampiro redakti

Inter la gravaj aferoj de EASP elstaras la apero de “La Lampiro” en 1959 sub la zorgo kaj redaktado de Darcy Pedroso Machado Gaia, kiu gvidis ĝin ĝis kiam en 1973 li transdonis la taskon al Elvira Fontes, kiu redaktis ĝin ĝis 1983 kiam Symilde Schenk Ledon prenas sur sin ĝia redaktado ekde la numero 32-a. Symilde redaktis ĝin seninterrompe ĝis la n-ro 101-a kaj depost dek ok jaroj ŝi transdonas la taskon al José Roberto Tenório, kiu multe plibonigis la grafikan aspekton de la oficialaorgano de EASP, unu el la plej konataj kaj longdaŭraj brazilaj esperantaj revuoj.

Esperanto por blinduloj redakti

Brajlo-Departemento de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo estis iniciato de S-ino Márcia Soares de Castro en 1988, post kiam ŝi partoprenis Brazilan Kongreson de Esperanto en 1987, en Rio de Janeiro, okaze de la Centjariĝo de Esperanto. Márcia konstatis la malfacilecon de la blinduloj lerni Esperanton, tiam ŝi decidis preni sur sin tiun taskon. Unue ŝi lernis la brajlan sistemon, kion ŝi scipovis post tri monatoj. Sinsekve ŝi komencis instrui, unue en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, poste en Praia Grande - SP, al kies urbo ŝi translokiĝis.

La 14-an kaj 15-an de Decembro 2001 ŝi okazigis la unuan semajnfinan renkontiĝon por esperantistaj blinduloj, en la urbo Bambuí, sub la temo “Kiel disvastigi Esperanton al blinduloj?”.

Ŝi organizis perkorespondan bazan Esperanto-kurson , senpage, kondiĉe, ke la lernanto, post la fino de la kurso, redonus la materialon al la instruistino por ke ĝi estu liverota al alia komencanto.