João KEATING (1868 -1927) estis brazila instruisto, beletristo kaj esperantisto.

João Keating
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1868 (1868-01-01)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 30-an de novembro 1926 (1926-11-30) (58-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Esperantofrancaitala
Loĝloko CampinasParizo
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto • poŝtkartŝatanto • verkisto • lingva instruisto
vdr

Li aprobiĝis en 1900 en la katedro de franca kaj itala lingvoj de Gymnasio do Estado (nuntempa lernejo "Culto à Ciência") en Campinas, ŝtato São Paulo kaj en tiu rolo li laboris ĝis la jaro 1925[1]. De samtempulo Keating estis priskribita kiel "elstara, perfekta intelektulo kun profunda lingva kulturo".[2]

Kiam fondiĝis la unua E-klubo en Brazilo, "Suda Stelaro" (1906), kies unua prezidanto li estis[3], li prelegis ĉefe en Centro de Ciências, Letras e Artes (nuna CCLA) de Kampino. En 1907 li prezidis la Unuan Brazilan Kongreson[4], en Rio de Janeiro kaj fariĝis vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, tiam fondita. Sub la plumnomo SAM-IDEANO, li verkis en 1909 la propagandan komedion "Cartões Postaes" (poŝtkartoj), eldonitan de Typographia Livro Azul de Campinas. En 1913 li ankoraŭ estis vicprezidanto de Brazila E-Ligo.

Li verkis "Gramática Francesa", "Fraseologia Popular Franco-Portuguesa" kaj kelkajn poezi-librojn en sia gepatra lingvo. Li havis grandan meriton en la disvastigo en Francio de la brazila poezio per siaj tradukaĵoj[2]. Li emeritiĝis en 1925 kaj en 1927 li forpasis, en Parizo.

Estas strato en Campinas kun lia nomo[5] (en la kvartalo Botafogo – poŝtkodo 13070-320).

Frontpaĝo de propaganda teatraĵeto Cartões Postaes

Referencoj redakti

  1. [Galeria dos Mestres Catedráticos do Colégio Culto à Ciência http://www.cultoaciencia.net/retratos1.htm]
  2. 2,0 2,1 Monteiro, Aristides. "Panorama da Poesia em Campinas (até 1920)". Publicações da Academia Campinense de Letras n. 34. Campinas: 1976
  3. Brazila Esperantisto, n-ro 1 (Aprilo 1906), p. 6. Brazila Esperanto-Ligo, Rio de Janeiro http://memoria.bn.br/DocReader/380067/10
  4. Renascença, Revista Mensal Illustrada de Letras, Sciencias e Artes, n-ro 41 (Julio 1907), p. 31-33. E. Bevilacqua & Cia., Rio de Janeiro. http://memoria.bn.br/docreader/138622/1752
  5. https://goo.gl/maps/snxbC7Nm6J32