Gilbert Ledon
Gilbert René LEDON (naskiĝis en 1931 en Francio, mortis la 3-an de marto 2003 en Brazilo) estis franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto.[1]
Gilbert Ledon | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1931 | |
Morto | 3-an de marto 2003 (72-jara) | |
Mortis pro | hazarda morto [#] | |
Mortis per | trafikakcidento [#] | |
Lingvoj | Esperanto [#] | |
Ŝtataneco | Francio • Brazilo [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Symilde Schenk Ledon [#] | |
Infanoj | Lilia Ledon da Silva [#] | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • esperantisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
VivoRedakti
Li naskiĝis en kamparana medio. Post sia esperantiĝo li vizitis la kabaredon de la Tri koboldoj kaj ekaktivis en la SAT-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino Symilde Schenk Ledon, kaj uzis esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al Brazilo kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantio sur plej diversaj kampoj. Konata kiel akra polemikisto, li publikigis artikolojn en multaj gazetoj, ĉefe en Monato kaj redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton Liberecana Ligilo, eldonita de la liberecana frakcio de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Li publikigis proprakoste la revuon Brazilan Esperantiston dum kelka tempo. Ankaŭ la verkon Sennaciece tra Nia Mondo en kiu li akre rimarkas la diferencojn inter la diversaj popoloj, li eldonis proprakoste kaj vendis favore al Monato. Pro la mencio de tiuj diferencoj kelkaj kulpigis lin pri rasismo, kvankam li klare sbribas: "Tiuj diferencoj tute ne pravigas rasismon. Neniu raso, aŭ gento, havas mistikan mision super alia." [2]
Li mortis kun sia edzino okaze de trafikakcidento.
VerkojRedakti
PolitikajRedakti
- Moderna Mito: La Kolektiveco, Sennacieca Asocio Tutmonda, 1986
- Al la Tero Returne, 1992
- Anarkia Konstruo, 1997
TeĥnikajRedakti
- Manekenoj kaj Ni (konstruaj datumoj pri manekenoj)
- Hermetikaj Pumpiloj (konstruaj datumoj)
- Konstruu Vian Domon 2002 (teĥnikaj vortoj pri domkonstruado, ilustrita per desegnaĵoj)
- Aviada Terminaro, Fonto, 2002, 86p
MembiografiajRedakti
- Satana Anĝelo (e-o-franca-portugala), Sennacieca Asocio Tutmonda, 1983
- Sennaciece tra Nia Mondo, 1989
- Familia Lingvo = esperanto
- Ikaro ne Sonĝis
BeletrajRedakti
- Virusoj 1999 (kvar teatraĵetoj)
PrimovadajRedakti
- Analoj de EASP 1997 (pri la historio de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo)
EldonojRedakti
- Karuseloj... de Sara Larbar, 1987
- La Evangelio de la Horo de Paul Berthelot, 1990
- Florville kaj Courval - de Markizo de SADE, 1992
- Kiel Kuiri sen Viando - de Clara de HESS, 1998 (kunlabore kun eld. Fonto)
- Socia Rolo de Kromamantoj de Agenita Ameno, 2001
Apero en filmojRedakti
- partoprenado en ronda tablo pri "Eldonaj kaj aŭtoraj rajtoj", Sorokabo-SP-BR - 1997
ReferencojRedakti
- ↑ La Merkato[rompita ligilo] de aprilo 2003.
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/06, paĝo 25: La libro kiun kelkaj rifuzas vendi verkita de Robert Robertson.
Rete legeblaj verkojRedakti
- Senutilaj sindikatoj Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine el MONATO (1999/6, p. 5)
- Letero al Jurgen Kuhl Arkivigite je 2004-05-05 per la retarkivo Wayback Machine, kadre de debato pri sennaciismo en Sennaciulo
- Raymond Schwartz kaj ties kabaretoj
- Kio estas anarkio Arkivigite je 2016-03-27 per la retarkivo Wayback Machine, enkonduko al lia eldono de La Evangelio de la Horo
Eksteraj ligilojRedakti
- Verkoj de kaj pri Gilbert Ledon[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine