Bauru
Bauru (oficiale portugale Município de Bauru) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, estas la administra centro de la mezoregiono Bauru kaj ankaŭ de la samnoma mikroregiono Bauru. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 366 992 loĝantoj sur areo de 667,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 550 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 273 264. La teritorio havas komunan limon kun Arealva, Avaí, Piratininga, Agudos, Duartina, Pederneiras kaj Reginópolis.
Bauru | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||||
Mezoregiono | Bauru | ||||
Mikroregiono | Bauru | ||||
Fondita | 1826 | ||||
| |||||
Telefonkodo | 014 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 366 992 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 550 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 19′ S, 49° 4′ U (mapo)-22.314722222222-49.060555555556Koordinatoj: 22° 19′ S, 49° 4′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 537 m | ||||
Areo | 667,68 km² | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bauru [+] | |||||
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti
| fondo= la 1-an de aŭgusto 1896
Bauru, prononco: /bawˈɾu/, en Esperanto: Baŭruo, estas urbo kaj municipo
En la urbo situas unu el la terenoj de Universitato de San-Paŭlio.
Famuloj
redaktiEsperanto en Bauru
redaktiTuj post la fondo de Esperanta Klubo Zamenhof en São Miguel Paulista la 25-an de januaro 1949, ekestis korespondado inter ĉi tiu klubo kaj la aktivaj esperantistoj Leônidas Silva, Luiz Augusto Bartholomeu kaj Helena Moré, de la urbo Bauru.
Du esperantaj asocioj aperis en municipo, Grupo Esperantista de Bauru kaj Brazila Junul-Organizo, tiuj por pli bone disvastigi la lingvon decidis unuiĝi. Post la kunfandiĝo la nova societo alprenis la antaŭan nomon Grupo Esperantista de Bauru. Estis elektita la jena estraro:
Prezidanto Luís Augusto Bartholomeu; vicprezidanto Ivone C. Barbosa; ĝenerala sekretario Delorgenes Pauli; 1-a sekretario Leônidas Silva; 2-a sekretario Helena Moré; 1-a kasisto Geraldo Ramos; 2-a kasisto A. J. F. Padilha; bibliotekisto Maria Teresa Silva; ekstera informado Nadir N. Serra. Kontrolaj konsilantaj Anélio Mostério, João R. Pascale kaj Nilson F. Costa.
En 1977 okazis en Bauru la unua San-Paŭlia Esperanto-Renkontiĝo.
Elstaraj esperantistoj
redakti- Euclydes Geraldis de Carvalho
- Ivon Barbosa