Paweł Jasienica

Paweł Jasienica, vere Leon Lech Beynar (naskiĝis la 10-an de novembro 1909 en Simbirsk, mortis la 19-an de aŭgusto 1970 en Varsovio) estis pola verkisto, historiisto, eseisto.

Paweł Jasienica
Paweł Jasienica.jpg
Persona informo
Leon Lech Beynar
Paweł Jasienica
Naskonomo Leon Lech Beynar
Naskiĝo 10-an de novembro 1909 (1909-11-10)
en Uljanovsko
Morto 19-an de aŭgusto 1970 (1970-08-19) (60-jara)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per kancero [#]
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio [#]
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Alma mater Universitato Vilno [#]
Familio
Edz(in)o Maciosia Jasienica [#]
Profesio
Okupo ĵurnalistohistoriisto [#]
Verkado
Verkoj Piast Poland ❦
Rozważania o wojnie domowej ❦
Słowiański rodowód ❦
The Commonwealth of both nations [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

FamilioRedakti

Avo, Ludwik Beynar, partoprenis en januara ribelo, post kies falo elmigris al Francio. En Tuluzo edziĝis al hispandevena Joanna Adela Feugas. Ilia filo estis Mikołaj Beynar, laŭ profesio agronomo kaj muzikisto, la patro de Lech Beynar - Paweł Jasienica.

Patro de la verkista patrino, Helena Maliszewska, nome Wiktor Maliszewski, naskita en Nanto, estis filo de insurekciano de novembra ribelo.

Ambaŭ familioj en la 1870-aj jaroj translokiĝis al Rusio.

Persekutoj kaj cenzuroRedakti

Marte 1964 kune kun 33 polaj intelektuloj, inter kiuj estis Melchior Wańkowicz, Stanisław Cat-Mackiewicz kaj Jerzy Turowicz subskribis oficialan proteston - la liston de 34 - adresitan al ĉefministro Józef Cyrankiewicz lige al plifortigo de la gazetara cenzuro. Reago estis pliintensiĝinta gvatado. Meze de la 1960-aj jaroj ĉirkaŭis lin ne malpli ol 30 denuncantoj. Estis persekutata pro kontraŭstaro al cenzuro kaj sia agado en opozicio. De 1966 estis vicprezidanto de la pola PEN-klubo. Ĉeestis protestojn kontraŭ nuligo de spektaklo Dziady de Adam Mickiewicz. Li publike apogis proteston de la universitata junularo de 1968 pro kio oni malpermesis publikigi liajn verkojn dum 1968-1970 kaj forigis lin de Asocio de Polaj Literaturistoj. Władysław Gomułka en 1968 publike kalumniis Jasienica kvazaŭ li kunlaborus kun kontraŭopoziciaj fortoj.