Zofia NAŁKOWSKA (naskiĝis la 10-an de novembro 1884 en Varsovio; mortis la 17-an de decembro 1954 en Varsovio) estis pola verkisto, publicisto kaj parlamentano.

Zofia Nałkowska
Persona informo
Zofia Nałkowska
Naskonomo Zofia Nałkowska
Naskiĝo 10-an de novembro 1884 (1884-11-10)
en Varsovio
Morto 17-an de decembro 1954 (1954-12-17) (70-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando vd
Subskribo Zofia Nałkowska
Familio
Patro Wacław Nałkowski vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgoĵurnalisto • poeto • eseisto • politikisto • prozisto vd
Laborkampo poezioeseo vd
Aktiva en Varsovio vd
Aktiva dum 1903– vd
Verkado
Verkoj Medallions vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tombo de Zofia Nałkowska en la militista tombejo de Varsovio

Vivo redakti

Post la fino de la dua mondmilito ŝi, kiel membro de la internacia esplorkomisiono pri la krimoj de la germana armeo en Pollando (Główna Komisja Badania Zbrodni Niemieckich w Polsce) vizitis naziajn koncentrejojn. La literatura rezulto de tiuj travivaĵoj pri la holokaŭsto estas ŝia verko Medalionoj (pole Medaliony). En la libro ŝi detale priskribas la terurajn suferojn de poloj sub la nazia rego. Ĝi komenciĝas per la sekva, ofte citita frazo: Homoj al homoj preparis ĉi tiun sorton (pole Taki los zgotowali ludzie ludziom). Tiu ĉi malampleksa prozaĵaro, publikigita tuj post la milito, fariĝis grava literatura teksto kaj daŭre estas multe legata en la polaj lernejoj.

Nałkowska estis membro de la Pola Literatura Akademio kaj PEN-klubo, ŝi estis membro de la Ĉefa Estraro de la Asocio de la Polaj Literaturistoj.

Laŭ decido de Internacia Astronomia Unio unu el la kratejoj sur Venuso estis nomita Nalkowska.

Publikaĵoj redakti

  • 1906: Kobiety
  • 1907: Książę
  • 1909: Rówieśnice
  • 1911: Narcyza
  • 1911: Noc podniebna
  • 1914: Węże i róże
  • 1920: Hrabia Emil
  • 1922: Na torfowiskach
  • 1923: Romans Teresy Hennert
  • 1925: Dom nad łąkami
  • 1927: Choucas
  • 1928: Niedobra miłość
  • 1935: Granica
  • 1938: Niecierpliwi
  • 1948: Węzły życia
  • 1953: Mój ojciec

En Esperanto aperis redakti

Eksteraj ligiloj redakti