Ĝermolisto de italaj esperantistoj

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Livio Fioroni)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Alessandro Angeletti redakti

Alessandro ANGELETTI (naskiĝis en 1923, mortis en 1992 en Sardio, Italio) estis itala esperantisto. En Sardio li estis movada gvidanto kaj organizanto de lingvaj seminarioj pri Esperanto.

B redakti

Alfredo Bassetti redakti

Alfredo BASSETTI naskiĝis en 1912, dum 50 jaroj animo de la Esperanto-movado en Trento (Italio) kaj prezidinto (1966- 94) de la loka Esperanto-grupo, delegito pri fervojoj kaj turismo, mortis la 25-an de februaro 1997.

Alessandro Bellucci redakti

Alessandro BELLUCCI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Dario Besseghini redakti

Dario BESSEGHINI estas esperantisto kaj amatora lingvisto, en la 1970-aj jaroj gvida aktivulo de Itala Esperantista Junularo kaj inter la jaroj 1980 kaj 1985 redaktoro de la revuo Kontakto de TEJO - parte sole, parte en redaktora duopo. Li naskiĝis en Bergamo kaj laboras kiel komputila teknikisto en la Universitato de Pizo (Pisa), kie li diplomiĝis pri matematiko. Li loĝas en San Giuliano Terme iom norde de Pizo.

Medardo Biagi redakti

Medardo BIAGI (naskiĝis en 1907, mortis la 7-an de decembro 1991 en Bologna, Italio) estis malnova membro, regula kongresano kaj apoganto de Societo Zamenhof.

Giacomo Bianchini redakti

Giacomo BIANCHINI naskiĝis en 1875 en Carbona PN , mortis en 1954 . Li esperantiĝis en la jaro 1904 .

Patrizia Bini redakti

Patrizia BINI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Renato Bisi redakti

Renato BISI (naskiĝis en 1911, mortis la 11-an de majo 1993) estis dum longa tempo UEA-fakdelegito pri filozofio, honora prezidanto de Triesta Esperanto-Asocio (Italio).

Matia Bolcato redakti

Matia BOLCATO (n. en 1906, mortis la 20-an de septembro 1998), estis itala esperantistino kaj iama UEA-delegito pri instruado en Mantovo (Italio).

Laura Bonciani redakti

Laura BONCIANI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Egisto Borghini redakti

Egisto BORGHINI (naskiĝis la 15-an de septembro 1953, mortis decembre 2023) estis esperantisto ekde juna aĝo. Ekde 2021 li estis prezidanto de la Esperanto-klubo en Massa.

Riccardo Borgioli redakti

Riccardo BORGIOLI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Giuseppe Stanislao Boscarino redakti

Giuseppe Stanislao BOSCARINO (mortis 72-jara la 21-an de oktobro 1971) estis esperantisto ekde la jaro 1913 en Sicilio (Italio), kaj dum multaj jaroj estis UEA-delegito en Ragusa.

Serio Boschin redakti

Serio BOSCHIN (naskiĝis en 1930), esperantisto ekde 1968, estis prezidanto de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (UECI) de 1998 al 2003, kaj dum aliaj jaroj estrarano. Li loĝas en Treviso apud Venecio.

Eksteraj ligiloj

Agostino Brizzi redakti

Agostino BRIZZI (naskiĝis en 1894, mortis la 7-an de aŭgusto 1965), estis itala esperantisto kaj literaturisto, kiu lernis Esperanton en 1920. Li postlasis manuskripton de ampleksa vortaro itala-Esperanta.

Enrico Brustolin redakti

Enrico BRUSTOLIN estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio. Ekde 2015 ĝi estas ties prezidanto (laŭ stato de 2023).

C redakti

Giovanni Cacciapuoti redakti

Giovanni CACCIAPUOTI estis itala pionira esperantisto. Li en Napolo aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en 1903 li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka grupo nur en 1922. Tiu urba esperantista grupo, ankoraŭ funkcianta, havas la nomon "harmonio kaj progreso".

Pierre Caliari redakti

Pierre GALIARI estas itala esperantisto, kiu funkcias kiel prezidanto de Itala Esperantista Junularo (IEJ) ekde la 23-a de decembro 2020 ĝis la stato de somero 2023, post kiam li jam antaŭe, de somero 2012 ĝis la 31-a de marto 2013 havis tiun postenon. Li naskiĝis la 22-an de majo 1991 en Milano, do nun estas 32-jaraĝa. Daŭre li loĝas en la urbo, en 2012 frekventinte la unuan studjaron pri juro. Li malkovris Esperanton decembre de 2009, perrete, bitigante la kurson “KaPe” aŭguste/septembre de 2010. Dum 2011-2012 li okupis postenon kiel ano de la estraro de IEJ, kaj komencis ekkoni la mondon de la internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, partoprenante ĉiujn plej gravajn eventojn. [1] (en la referenco estas portreta bildo de li) Inter marto 2013 kaj decembro 2020 li daŭre estis estrarano de IEJ.

Enrico Campanile redakti

Enrico CAMPANILE (kampanile) (naskiĝis la 4-a de novembro 1861 – ?) estis itala esperantisto kaj reĝa notario. Ekde 1922 li estis la prezidanto de la Napola Esperanto-Grupo "harmonio kaj progreso", fervora propagandisto, kiu elstaris per gastamo kaj bonhumoro.

Pilade Cappella redakti

Pilade Cappella estis esperantisto itala en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko: Lecionoj de tipostenografio (en lingvoj Esperanta kaj itala); Eld. de A. Paolet, S. Vito al Tagliamento (Italujo).

Pier Luigi Cinquantini redakti

Pier Luigi CINQUANTINI (ĉinkŭantini) (naskiĝis en Blera la 9an de februaro 1962) estas itala esperantisto kaj profesie policisto. Fama pro la organizado de Internacia Arkeologia Laborbrigado kiu okupiĝis pri fosado/purigado de etruskaj restaĵoj en urbeto Blera, li estis redaktoro de la itala Esperanta revuo l'Esperanto, kaj interesiĝas pri muziko: li faris Esperantan muzikalon kaj tenas liston entenantan la tekstojn de ĉiuj italaj kantoj tradukitaj en Esperanto.

Giuseppe Checco redakti

Giuseppe CHECCO (mortis en 1976 en Triesto, Italio) estis itala esperantisto.

Li estis fervora aganto en la loka Esperanto-movado dum pluraj jardekoj. Li estis membro de UEA ekde 1947.

Michela Concialdi redakti

Michela CONCIALDI estas itala esperantisto vivanta en Bolonjo. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri eŭropaj projektoj.

Eksteraj ligiloj

Franca Concina redakti

Franca CONCINA (1932-1996), kasistino de Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj, kunorganizanto de pluraj kongresoj, mortis la 16-an de oktobro en Torino.

Gianni Conti redakti

Gianni CONTI (1932-2022), tre aktiva esperantisto, estas aparte konata pro la Ĝardeno Esperanto apud sia domo en Cormano apud Milano.

D redakti

Eduardo Delehaye redakti

 
Eduardo Delehaye en 2017

Eduardo DELEHAYE (naskiĝis en la 13-an de oktobro, 1927 en Napolo, mortis en la 5-a de majo 2019 en Napolo), ŝtata mezlerneja profesoro de itala, latina kaj greka lingvoj kaj literaturoj, estis itala esperantisto.
Li partoprenis la eksperimentan Projekton ILSSE (Insegnamento della Lingua Straniera nella Scuola Elementare = Fremdlingva Instruado en la Elementa Lernejo) de la itala Ministerio pri Publika Edukado, de 1977-1985, kiel Instruisto (por la Lingvo Esperanto) kaj Kunordiganto. Sperto, kiun li praktikis eĉ en mezlernejaj klasoj (1991-1995).
Ornamita per la Bronza Medalo kiel Meritema 3-a Klaso de la Publika Edukado, per itala Dekreto de la Prezidanto de la Respubliko de la 15.09.1979, li estas premiita, ankaŭ, 8 Verkitaj Laŭdoj de la Ŝtataj Aŭtoritatoj de Edukado (de 1959 ĝis 1995).
Dum 50 jaroj fervora aganto, propagandisto kaj animo de la Esperanto-movado en Napolo (Italio); membro (??.??.197220.09.1989), konsiliano (23.11.197518.12.1975), sekretario (18.12.197505.12.1977), kaj prezidinto (05.12.197720.09.1989) por 6 voĉdonaj mandatoj (1977, 1979, 1981, 1983, 1985, 1987), de la loka Napola Esperanto-Grupo "Harmonio kaj Progreso"; individua membro de la Itala Esperanto-Federacio (20.09.198931.12.2018).
Li estis Instrua Membro (ekde 25.09.1985), ĉe la provincaj, interprovinciaj kaj regionaj Katedroj de Napolo kiel Deputito Ĉefo, kaj Membro de la Akademia Senato de la Itala Instituto de Esperanto (ekde 2003), ĝis la dato de morto.
Fak-delegito por instruado / korespondado / interlingvistiko de la Universala Esperanto-Asocio.
Li estis, ankaŭ, inter aliaj, membro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj de KKE (Kastora Klubo de Esperanto).
Partoprenanto al Belartaj Konkursoj de UEA: Branĉo n° 2 "Prozo Originale" kun "Jimmy" venanta 5-a loko (199782° Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo); Branĉo n° 3 "Eseo" kun "Zamenhof en la Universala Kulturo" venanta 3-a loko (199883° Universala Kongreso de Esperanto en Montpeliero).

Massimo Desideri redakti

Massimo DESIDERI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Primo Dottarelli redakti

Primo DOTTARELLI, italo. Naskiĝis en la 1-a de decembro, 1864 en Roma, mortis en la 6-a de decembro 1919. Esperantisto de 1905. Vigla kaj fervora propagandisto. De 1905 konsulo, poste delegito de UEA en Roma ĝis sia morto.

Angelo Duranti redakti

Angelo DURANTI (1927-2002) estis pastro, piliero de la Tutmonda Ekumena Ligo, iama vicdelegito kaj fak-delegito, mortis la 8-an de septembro 2002 en Madonna Degli Angeli, parto de la komunumo Fondi en la Provinco Latina (Italio).

F redakti

Piero Ferrara redakti

Piero FERRARA naskiĝis en 1940, delegito pri brikfarado kaj skoltismo, forpasis en San Lazzaro di Savena (Italio) la 17-an de septembro 1999. Longdaŭra membro de la Bolonja Esperanto-grupo, li agis precipe en la skolta medio.

Livio Fioroni redakti

Livio FIORONI (naskiĝis la 2-a de aŭgusto 1948) estas itala esperantisto vivanta en Milano. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la asocia libroservo.

Eksteraj ligiloj

Anna Formaggio redakti

Anna FORMAGGIO, estas denaska esperantistino el itala-hungara familio, filino de Aldo kaj Elisabetta Vilisics Formaggio. Ŝi estas la pli juna fratino de Eva Formaggio, kaj same kiel la fratino pasigis la lernejajn jarojn en Chiavari, Italio. Interalie, ŝi kun Uta Hasekamp verkis centojn da ilustraĵoj por la Esperanto-lernolibro Tesi, la testudo, kies unua eldono publikiĝis dum 1985 en Bonno.

Eva Formaggio redakti

Eva FORMAGGIO, naskiĝinta en 1963, estas denaska esperantistino el itala-hungara familio, filino de Aldo kaj Elisabetta Vilisics Formaggio. Post la lernejaj jaroj en Chiavari, Italio, kaj staĝo kiel volontulino en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, ŝi venis kiel studentino de romanaj lingvoj al la universitato de la urbo Bonno en Germanio, post la studo restis tie kaj fondis familion. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi estis fonda kunloĝantino de la studenta "Esperanto-domo" en la kvartalo Oberkassel de la urbodistrikto Beuel, kiu famiĝis pro oferto de senkosta gastigado de samtempe plurdeko da esperantistaj gastoj je nelimigita tempo en la listo Pasporta Servo de TEJO, kaj estis prikantata fare de la rokgrupo Amplifiki. Kadre de studenta grupo de tiu domo, ŝi kunaŭtoris la lernolibron Tesi, la testudo, kaj krome en la tiutempa Germana Esperanto-Centro en la bonna registara kvartalo kunlaboris je pluraj pliaj eldonaĵoj, interalie instruilaro por kursoj laŭ la metodo Gerda malaperis!. Komune kun Thomas Pusch ŝi voĉlegis la lingvoinstruilon Esperanto Wort für Wort, kiu per pli ol 10 000 venditaj ekzempleroj fariĝis la ekonomie plej sukcesa germanlingva libro pri Esperanto.

Raffaele Franceschini redakti

Raffaele FRANCESCHINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri eduko.

Mario Furlan redakti

Mario FURLAN (1906-1995), mecenato de la movado en Triesto kaj de la granda vortaro itala-Esperanta, mortis la 9-an de septembro.

G redakti

Gianfranca Gastaldi redakti

Gianfranca GASTALDI estas itala psikologino kaj esperantisto, kiu funkciis kiel prezidanto de Itala Esperantista Junularo (IEJ) de 2011 ĝis 2012. Ŝi naskiĝis en Torino en 1981, kie ŝi kreskis kaj ricevis sian instruadon, krom mallongdaŭra Svislanda periodeto. Gianfranca Gastaldi okupiĝas pri esplorado pri Psikologio (precipe en la sektoroj Edukada Psikologio kaj Kultura Psikologio) ĉe la universitato de Torino. Elektita en 2010 (dum la 34-a IJF en Roncegno/Ronĉenjo) estrarano de IEJ por la jaroj 2010/2011, dum 2011a IJF ŝi elektiĝis prezidanto kaj en tiu posteno rekonfirmĝis okaze de la 36-a festivalo (en Ĉervjo/Cervia, 2012).[1]

Verkaĵoj (elekto) redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Francesco Geraci redakti

Francesco GERACI (mortis 66-jara la 12-an de aprilo 1965) estis itala esperantisto, mezgrada profesoro. En 1961 li kunorganizis la unuan kunvenon de siciliaj esperantistoj, kiu rezultigis la restarigon de la tiea movado.

Aldo Grassini redakti

Aldo GRASSINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri "specialaj taskoj".

Michele Guerriero redakti

Michele GUERRIERO estas itala inĝeniero kaj esperantisto, kiu funkciis kiel prezidanto de Itala Esperantista Junularo (IEJ) de la 31-a de marto 2013 ĝis la 14-a de februaro 2015. Naskiĝinta en Maglie/Malje (provinco Lecce/Leĉo) la 7-an de julio 1987, do nun 36-jaraĝa, li studis Energian Inĝenierarton ĉe Politeknika Universitato de Torino, kie li loĝas ekde 2007; okupiĝas libertempe pri reklamadaj, komercaĵaj, aranĝadaj kaj tradukaj laboroj. Li komencis studi Esperanton en 2010, scivoligita de afiŝo de la Esperanto-Centro de Torino kroĉita en sia universitato; ekde tiam li faris la retajn kursojn “KaPe” kaj KIREK, sukcese bitigante ilin. Li partoprenis 35-an IJF-n en Pornassio/Pornasjo (provinco Imperia/Imperjo), kie li elektiĝis estrarano; li reprezentis Italion dum IJS 2011 kaj kontribuis organizi 36-an IJF-n en Ĉervjo/Cervia (apud Raveno/Ravenna) en 2012, dum kiu li konfirmiĝis konsilanto en la estraro de IEJ.[1] (en la referenco estas portreta bildo de li)

I redakti

Katja Ignatieva redakti

 
Katja Ignatieva en 2003

Katja IGNATIEVA (pasporte Jekaterina Ignatjeva, Екатерина Игнатьева, naskiĝis la 13-an de aprilo 1979) inter la jaroj 2001 kaj 2007 estis kasistino de TEJO. En la unua numero de 2002 ŝi amplekse intervjuiĝis kaj prezentiĝis en la revuo Kontakto.[2] Antaŭe, ŝi de oktobro 1998 — oktobro 2000 estis prezidantino de la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. Post kiam komence de la 2000-aj jaroj kelkajn jarojn ŝi vivis en Svedio, nun ŝi loĝas en Milano, Italio.

Pia Incoronato redakti

Pia INCORONATO (1922, mortis la 10-an de julio 2000), instruistino, animo de la Esperanto-agado en sia urbo Ercolano (Italio), iama delegito pri arkeologio.

Piatti Ippolito redakti

Piatti IPPOLITO (naskiĝis en 1885, mortis la 20-an de junio 1971) estis itala esperantisto. Profesoro Piatti Ippolito, delegito de UEA dum dudeko da jaroj kaj eksdirektoro de la katedro de Esperanto en la universitato de Milano, sukcese agadis por Esperanto ĉe turismaj, komercaj kaj edukaj instancoj italaj, kaj tradukis i.a. la raporton de Ligo de Nacioj.

L redakti

Lorenzo Longoni redakti

Lorenzo LONGONI (1920-1996), kanoniko de la katedralo de Milano, spirita asistanto de Itala Katolika Unuiĝo Esperantista kaj de la Milana Katolika Esperanto-Centro, mortis la 21-an de majo 1996.

M redakti

Alessandra Madella redakti

Alessandra MADELLA estas itala esperantistino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la asocia revuo. En la konferenco Assessing World Languages Workshop and Conference komence de novembro 2018 en la universitato de Makao, ŝi prelegis angle pri la temo Formal and Informal Assessment in the Esperanto Courses at the Kunming College of the Arts.

Realigis la animacion de La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo.

Ida Mancinelli redakti

Ida MANCINELLI (naskiĝis en la 21-an de junio, 1928 en Valle di Maddaloni (CE), mortis en la 8-a de septembro 2009 en Napolo), instruisto, estis itala esperantisto. Ŝi propagandis esperantismon en la ina dommastrino movado en la 1980-aj jaroj en Napolo.

Ciro Menotti redakti

Rag. Ciro MENOTTI (mortis en 1958 aŭ 1959 en Brescia) estis itala esperantisto, librotenisto, multjara delegito de UEA, fervora propagandisto kaj fondinto de loka Esperanto-grupo (laŭ Esperanto 642).

Miriam Michelotti redakti

Miriam MICHELOTTI (perdis sian vivon en strata akcidento la 25-an de novembro 1991 en Sicilio, kune kun sia fratino Maria Luisa) estis unu el la fondintoj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Brunella Moracci redakti

Brunella MORACCI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Carlo Musazzi redakti

Carlo MUSAZZI (naskiĝis la 24-an de marto 1922, mortis la 23-an de februaro 2001) estis itala esperantisto kaj pastro katolika. De 1988 plurajn jarojn li laboris kiel redaktoro ĉe la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana. En Valencio (1993) kaj Prago (1996) li gvidis Esperanto-lingvajn diservojn dum la Universalaj Kongresoj.

N redakti

Paola Nigrelli redakti

Paola NIGRELLI (naskiĝis la 26-a de marto 1964) estas itala esperantistino vivanta en Torino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la Itala Kongreso de Esperanto de 2018 en San Marino.

Eksteraj ligiloj

O redakti

Ivan Orsini redakti

Aldo GRASSINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la eldona komisiono kaj la pres-servo de la asocio.

Eksteraj ligiloj

P redakti

Vincenzo Pasquario redakti

Vincenzo Pasquario estis esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • Canto delle nazioni sorelle. Kanto de l' frataj nacioj. Paroloj de Vincenzo Pasquario; muziko de majstro Natale Garosio. Eld. Internacia Kanto Lerneja. Genova.
 
 Kun teksto en originala lingvo itala, kaj traduko en lingvoj franca, angla kaj Esperanta. Tiu kanto estis unuafoje kantita, la l0an de Majo 1919 en Genova, de 5000 gekantantoj ĥorsocietanoj, studentoj, kaj gelernantoj de la unuagrandaj lernejoj. La aŭtoro permesas liberan publikigon kaj kantadon en ĉiuj landoj. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

Jakov Perčević redakti

Jakov PERČEVIĆ (naskiĝis en Jugoslavio) fervora aganto, propagandisto kaj animo de la Esperanto-movado en Napolo (Italio), mortis en la 90-aj jaroj de la dudeka jarcento. La "Napola Esperanto Biblioteko kaj Legocentro "Jakov Perčević"", de la "Napola Esperanto Grupo "Harmonio kaj Progreso"", nomiĝis laŭ li.

Alessandro Perna redakti

Alessandro PERNA (naskiĝis la 8-an de septembro -jaro?- en Romo, vivas en Torino) estas itala esperantisto. Li en sia junaĝo tre aktivis en IJE kaj laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri rilatoj al EEU.

Eksteraj ligiloj

Gustavo Perini redakti

Gustavo PERINI (naskiĝis en 1897

Giuseppina Picciotto de Vita redakti

Giuseppina PICCIOTTO DE VITA (naskiĝis en 1916, mortis en marto 1989 en Palermo, Italio) estis UEA-delegitino dum trideko da jaroj.

Natale Pinori redakti

Riccardo Natale PINORI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri administrado.


R redakti

Agostinho Righi redakti

Agostinho RIGHI (naskiĝis en 1926, mortis la 16-an de januaro 2000) estis itala instruisto kaj esperantisto. Multajn jarojn li estis la prezidanto de la Bolonja Esoeranto-grupo A. Tellini.

Massimo Rinaldi redakti

Massimo RINALDI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio ekde 2018. Li naskiĝis en Florenco en 1964 kaj nuntempe profesias kiel programisto. Li ankoraŭ ne bone konas la lingvon sed li ĉiam estis fascinita de ĝi ekde sia infanaĝo, ĉar universala lingvo estas demokrata kaj povas kunigi homojn sen malegalecoj.

Massimo Ripani redakti

Massimo RIPANI estas itala esperantisto vivanta en Teramo. Li funkciis kiel ĉefredaktoro de TEJO Tutmonde kaj laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri disvastigo.

Eksteraj ligiloj

Debora Rossetti redakti

Debora ROSSETTI estas itala esperantistino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri sociaj retoj kaj la asocia retpaĝaro.

Eksteraj ligiloj

S redakti

Lucia Sanna redakti

Lucia SANNA, naskiĝinta en 1950, loĝas en la provinco de Florenco. Ŝi estas emerita instruisto, nuna sekretario de Florenca Esperanto-Asocio kaj esperantistino ekde 1985.

Gian Piero Savio redakti

Gian Piero SAVIO (naskiĝis en 1944) estas itala esperantisto vivanta en Israelo. Li aktivas en la projekto Esperanta Retradio kaj aparte redaktas tekstojn pri Israelo. Interalie li tradukis, kun Amri Wandel, impresan novelon pri Esperanto de la israela verkisto Amos Oz en la revuo Esperanto de julio 2015, kaj prezentas la itala-franca dramofilmo el la jaro 1986 Manon de la fontoj en la Esperanta Retradio de la 7-a julio 2017.

Eksteraj ligiloj

Forwa Solimena redakti

 
Forwa Solimena, en uniformo de Crocerossina (= Volontula Flegistino) de la Volontula Flegistara Korpo de la Itala Ruĝa Kruco dum la Dua Mondmilito (1940-1945).

Forwa SOLIMENA (naskiĝis en la 1912 en Napolo, mortis en la 1994 en Napolo) estis itala esperantistino. Dum 50 jaroj fervora aganto, propagandisto kaj animo de la Esperanto-movado en Napolo (Italio). Fak-delegito por kulturo de la Universala Esperanto-Asocio (1974-1994).

Renzo Sommi redakti

Renzo SOMMI (naskiĝis en 1922, mortis la 14-an de decembro 2000 en Fidenza, Italio) estis 40 jarojn delegito en Fidenza, gvidis multajn kursojn kaj aranĝis diversajn renkontiĝojn.

Agostino Stelacci redakti

Agostino STELLACCI (stelaĉi), italo, sacerdoto, prof., eksmilita kapelano kaj post kapelano O. N. B. kaj kapelano de pasaĝerŝipo Conte Grande. De 1928 gvidis la kursojn de Kampana Esperantista Instituto kaj de 1937 sur pasaĝerŝipo Conte Grande. Kunlaboris por „Rivista Italiana di Esperanto“.

T redakti

Leandro Taccani redakti

Leandro TACCANI (naskiĝis en 1901, mortis la 17-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri instruado en Milano (Italio). Honora Membro de Itala ESPERANTO Federacio, li stimulis amasan lernadon de Esperanto en la mezlernejo, kiun li estris dum 22 jaroj.Dank'al li ekzistas turisma mezlernejo en Milano kun la nomo Marignoni-Polo. Daniele Marignoni estas la unua itala esperantisto.

Ugo Tonini redakti

Ugo TONINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri financoj.

Humberto Toschi redakti

Humberto Toschi estis esperantisto en Italio en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

  • GVIDLIBRO TRA BOLOGNA por la kongresanoj de la %a Esperantista Kongreso Itala. Eld. A. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1920. 16 paĝoj 16 X 12 cm. Ilustrita.
  • GVIDLIBRO TRA RAVENNA eldonita je l'okazo de la pilgrimo de la 5a kongreso de italaj Esp-istoj al ia tombo de Dante. Eld. A. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1920

V redakti

Alberto Vitale redakti

Alberto VITALE estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la informa fako. Kadre de tio li inter aliaj homoj intervjuiĝis en februaro 2017 en la ŝtata itala televido RAI pri Esperanto.[3]

Eksteraj ligiloj

Z redakti

Giovanni Zanaboni redakti

Giovanni ZANABONI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri rilatoj kun la asocio Tavola della Pace, kun skoltoj kaj volontulaj asocioj.

Pierre Zanin redakti

Pierre ZANIN (naskiĝis en 1921, mortis la 2-an de septembro 1995) estis UEA-delegito en Mel (Italio) pri instruado, ĝardenoj kaj universala kalendaro. Krome dum multaj jaroj li aktivis kiel instruanto de Esperanto.

Alessandro Zappalà redakti

Alessandro ZAPPALÀ (naskiĝis en 1922, mortis la 26-an de novembro 2000) estis iama fakdelegito pri instruado kaj delegito en Messina.

Referencoj redakti