Provinco Lecce
La provinco Lecce - prononco [LEĉe] - aŭ plene esperante provinco Leĉo[1] (itale Provincia di Lecce) estas provinco en la regiono Apulio, en la sud-orienta Italio.

Provinco Leĉo | |
![]() | |
![]() | |
provinco de Italio | |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Regiono: | ![]() |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | LE |
Areo: | 2 759,4 km² |
Ĉefurbo: | Lecce (Leĉo) |
Loĝantaro: | 763 778 (2024) |
Loĝdenso: | 277 loĝ./km² (2024) |
Kvanto de komunumoj: | 96 |
Poŝtkodo: | 73100 kaj 73010–73059 |
Kodo laŭ ISTAT: | 075 |
Telefona prefikso: | 0832, 0833, 0836 |
Retpaĝo: | Oficiala retejo |
![]() | |
Ĝia ĉefurbo estas Lecce (Leĉo). Fine de 2020 en la provinco vivis 776 230 loĝantoj, fine de 2022 estis 775 348 kaj fine de 2024 estis 763 778 loĝantoj[2] sur areo de 2 759,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 277 loĝantoj/km². La pejzaĝo sude estas ankaŭ nomata Salento aŭ dialekte Salentu. La plej suda punkto estas la urbeto Santa Maria di Leuca kun sia samnoma kabo. La provinco estas ĉirkaŭata de la Iona Maro sude kaj oriente, kaj la Taranta Golfo okcidente.
Referencoj
redakti- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn urbojn, sed nomas la urbon Lecce en la mapo 12 en la itala formo, ne esperantigite. Ankaŭ krome ne jam indikiĝis presitaj ekstervikipediaj esperantlingvaj referencoj pri la teorie ebla esperantigo, ekzemple ne en la ŝerĉilo tekstaro.com. Estas teknika faciligo por redaktado se la italaj regionoj kaj provincoj povas havi esperantajn nomojn, sed nur la kalkulo ke laŭ stato de junio 2025 115 vikipediaj paĝoj uzas la esperantan provinconomon ne estas pruvo. Tial provizore restu la flanka mencio en la unua frazo, sed necesas trovi iujn aŭtoritatajn referencojn.
- ↑ loĝantaro de tuta Italio, elektu Sud/Puglia/Lecce kaj la koncernana jaron (itale)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (itale)
- retejo de la grupo "Esperantista Defio", ankaŭ en vizaĝlibro / Facebook, en la provinca komunumo Salice Salentino
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
BA Bari - BT Barleto-Andrio-Trano - BR Brindizio - FG Foggia - Lecce (Leĉo) - TA Taranto |