Ionia Maro

maro, parto de Mediteraneo, inter Balkana duoninsulo (Grekio, Albanio), suda Italio, kaj Sicilio
(Alidirektita el Iona Maro)

La Ionia Maro (greke Ιόνιο Πέλαγος; itale Mar Ionio, elparolu: Mar Jonjo; albane Deti Jon) estas parto de Mediteraneo sude de Adriatiko, havas kiel limojn norde kaj okcidente Italion (Sicilion, Kalabrion, Basilikaton kaj Apulion) kaj oriente sudan Albanion kaj Grekion (kun la Ioniaj insuloj kaj la firma Grekio).

Ionia Maro
bordomaroakvokolekta areo [+]

AkvejoAdriatiko, Mediteraneo
Koordinatoj38° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo)3819Koordinatoj: 38° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo)
Map
Ionia Maro
Vikimedia Komunejo:  Ionian Sea [+]
vdr
Mapo anglalingva
Tradiciaj limoj de la Ionia Maro (flavaj) kaj limoj laŭ la Internacia Hidrografia Organizaĵo (ruĝaj)
Tradiciaj limoj de la Ionia Maro (flavaj) kaj limoj laŭ la Internacia Hidrografia Organizaĵo (ruĝaj)
Bordo de la Ionia Maro en Albanio

La Ionia Maro estas la plej profunda maro en Mediteraneo, kun 5270 m (Abismo Kalipso).

Havenoj redakti

Gravaj havenoj de la Ionia maro estas:

Insuloj redakti

La Ioniaj insuloj estas grupo da insuloj ĉe la okcidenta bordo de Grekio, en la Ionia Maro. La plej grandaj estas la jenaj:

  • Korfuo (Κέρκυρα = Kerkyra)
  • Lefkado (Λευκάδα = Lefkada)
  • Itako (Ιθάκη = Ithaki)
  • Kefalonio (Κεφαλλονιά = Kefalonia)
  • Pakso (Παξοί = Paxi)
  • Zakinto (Ζάκυνθος = Zakynthos)
  • Kitero (Κύθηρα = Kythira)

Aliaj geografiaj elementoj redakti

Maraj parkoj kaj rezervejoj redakti

Sude de la insulo Zakinto estas greka "Mara Nacia Parko de Zakinto", celanta precipe la protektado de maraj testudoj Caretta caretta (kareto).

Vidu ankaŭ redakti