Krotono
Krotono (itale Crotone, kro'to:ne, antikve Κρότων, 'krɔto:n) estas komunumo en la regiono Kalabrio, en la suda Italio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco de Krotono.
Krotono | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | KR Krotono (2005) |
Geografia situo | 39° 5′ N, 17° 7′ O (mapo)39.08333333333317.116666666667Koordinatoj: 39° 5′ N, 17° 7′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 8 m |
Areo | 179,8 (2005) km² |
Loĝantaro | 63 941 (2018) |
Loĝdenso | 351 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Papanice, Apriglianello, Carpentieri, Cipolla, Farina, Gabella Grande, Iannello, Maiorano, Margherita (2005) |
Najbaraj komunumoj | Cutro, Isola di Capo Rizzuto, Rocca di Neto, Scandale, Strongoli (2005) |
Patrono | San Dionigi |
Festa tago | 9-a de oktobro (2005) |
Nomo de loĝantoj | crotonesi |
Poŝtkodo | 88900 |
Imposta kodo | D122 |
Kodo laŭ ISTAT | 101010 |
Telefona prefikso | 0962 |
Retpaĝo | http://www.comune.crotone.it/ |
GeografioRedakti
Krotono estas ĉe la rando de la Ionia Maro, apud promontoro.
HistorioRedakti
La urbo Krotono estis fondita de helenaj koloniistoj (verŝajne aĥeoj) en la 8-a jarcento a.K.. La greka historiisto Eŭzebio de Cezareo donas kiel daton por la fondo 718 a.K..
La 6-a jarcento a.K. estis tre grava jarcento por Krotono. En 530 a.K. Pitagoro el Samoso kreis en Krotono sian faman filozofian lernejon.
En la sama jarcento Krotono militis plurfoje: ekde 560 a.K. dum ĉirkaŭ dek jaroj kontraŭ Locri (kiu fine venkis) kaj ĉirkaŭ en 510 a.K. kontraŭ Sibari (kiu male estis venkita).
En la postaj jarcentoj Krotone dekadencis. Romio konkeris Krotonon en 277 a.K..
(...)