2-a de oktobro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 2-a de oktobro estas la 275-a tago de la jaro (la 276-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 90 tagoj restas.
Je la 2-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -48: Julio Cezaro alvenis al Aleksandrio
- 829: Post morto de bizanca imperiestro Mikaelo la 2-a ekregis lia filo Teofilo
- 1187: Armeo de ajubidoj, komandata de Saladino, konkeris Jerusalemon post 88 jaroj de regado de krucmilitantoj
- 1283: Pollando: Żerków iĝis urbo
- 1349: Karolo la 4-a garantiis senpunecon por la urbo Nurenbergo kaze de juda pogromo
- 1373: Karolo la 4-a akiris Brandenburgion de la princo de Margraflando Brandenburgio
- 1413: Unio de Horodło konfirmis komunan politikon inter la Krono de la Regno de Pollando kaj la Grandprinclando Litovio, kies ĝismorta grandprinco iĝis Vytautas kun kreo de vojevodio Vilno kaj vojevodio Trakai
- 1527: Marburg: teologia disputo inter Marteno Lutero kaj Zvinglo
- 1535: Franca esploristo Jacques Cartier malkovris Kanadon - dum esplorado de la rivero Sankt-Laŭrenco atingis indianan vilaĝon de Haudenosaunee (nun Montrealo)
- 1552: Rusa carlando: caro Ivano la Terura konkeris Kazan kaj aneksis al Grandprinclando Moskvo la Ĥanlandon de Kazan
- 1601: Naŭjara milito (Irlando): komenciĝis sieĝo de Kinsale (sude de Cork)
- 1678: Traktato de Nijmegen ĉesigis francan-nederlandan militon
- 1686: Buda estis konkerita de aŭstra armeo
- 1700: Seninfana reĝo Karlo la 2-a verkis testamenton, en kiu li transdonis hispanan tronon al Filipo la 5-a, nepo de Ludoviko la 14-a, kio kaŭzis militon de hispana sukcedo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: pola generalo Jan Henryk Dąbrowski venkis prusojn en la batalo apud Bydgoszcz
- 1795: Rusia imperio kaj Aŭstrio interkonsentis kun Reĝlando Prusio pri ties partopreno en la 3-a dispartigo de Pollando
- 1809: Brita ŝiparo venkinte la francan okupis insulojn Zakinto, Kefalonio kaj Kitero
- 1845: Pollando: en Przemyśl fondiĝis Grek-Katolika Animzorga Seminario
- 1865: Latvio: malpermeso presi librojn per latinaj literoj ekvalidis en Latgalio, komencante rusigan politikon de la cara registaro
- 1871: Unuiĝo de Italio: Romo iĝis ĉefurbo de unuigita Italio
- 1899: Usona astronomo Edwin Foster Coddington malkovris asteroidon Edno
- 1901: Oni surakvigis unuan britan submarŝipon
- 1910: Itala astronomo Vincenzo Cerulli malkovris asteroidon Interamnia
- Unua Mondmilito
- 1915: Germana armeo okupis Vilnon
- 1918: Pavlo Skoropadskij komencis formacii ukrainan nacian gvardion
- 1920: Ukrainio: en Starobilsk Nestor Maĥno alianciĝis kun Ruĝa Armeo, kio daŭris preskaŭ du monatojn
- 1922: Litovio: enkonduko de litova lido
- 1925: Skota inventisto John Logie Baird sukcese elsendis unuan grizan televidan bildon
- 1926: Dua Pola Respubliko: unua registaro de Józef Piłsudski establiĝis
- 1928: Madrido: José María Escrivá de Balaguer fondis Opus Dei
- 1935: Dua ital-etiopa milito: faŝisma Italio atakis Etiopion
- 1937: Granda Teroro: en Sovetunio maksimuma malliberigo plilongiĝis de 10 ĝis 25 jaroj
- Dua Mondmilito
- 1939: Soveta invado en Pollandon: Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio agnoskis proponon de popola komisaro pri internaj aferoj Lavrentij Berija koncerne sortojn de la polaj militkaptitoj: liberigo de ukrainoj kaj belorusoj, kiuj loĝas en okcidentaj Ukrainio kaj Belorusio, por la bezono konstrui vojon de Ĵitomira provinco ĝis Lvovo reteni 25 000 militkaptitojn ĝis fino de decembro, la ceterajn el la germana parto lokigi en koncentrejoj en Starobilsk, Ostaŝkov, Kozelsk kaj Putivl (Sumia provinco) ĝis interparoloj kun germanoj; germana-pola milito: kapitulacis fortikaĵo Hel kune kun la ŝipbazo; germana juĝejo mortkondamnis 38 defendantojn de la Pola Poŝtejo en Gdańsk; Varsovion forlasis lastaj polaj taĉmentoj; batalo de Kock komencita - poloj reĵetis germanan atakon apud Serokomla (distrikto Łukowski); Usono agnoskis la polan registaron en ekzilo; pola ŝipo "Batory" venis al Svedio
- 1940: Germana okupado de Pollando: Ĉefo de Varsovia Distrikto Ludwig Fischer subskribis Disponon pri kreo de la juda kvartalo en urbo Varsovio - 75 mil poloj devis forlasi teritorion de la venonta geto
- 1941: Operaco Tajfuno: 77 germanaj divizioj komencis batalon pri Moskvo; Orienta Fronto: en Karelio sovetaj trupoj evakuiĝis el Petrozavodsk; Norda Atlantiko: batalo pri konvojo OG-75 komencita
- 1942: Operaco Reinhardt: ukrainaj policanoj komandataj de germanoj murdis 582 judojn sur la juda tombejo en Opalin (nun Volina provinco); germana polico dum likvido de geto en Parczew pafmortigis 108 judojn; Sovetunio: Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio decidis organizi la konspiran Centran Komitaton de la Ukraina Komunista partio; Francio: reĝimo de Vichy arestis Edouard Herriot el la registaro de Philippe Petain; Madagaskaro: britaj trupoj okupis Antsirabe
- 1943: Germana polico pafmortigis en Tomaszów Mazowiecki 197 polojn; en Bari oni kreis partizanan bazon de Jugoslavaj Partizanoj; soveta registaro kontentigis peton de delegitoj de kontraŭfaŝisma movado de rumanaj militkaptitoj en Sovetunio permesante kreon de rumanaj volontulaj taĉmentoj
- 1944: Nokte de la 2-a/3-a de oktobro oni decidis pri falo de la Ribelo de Varsovio - dum interparoloj en apuda Ożarów pri honora kapitulaco de Varsovio - bataloj ĉesis ĉirkaŭ la 21.00; de Varsovio evakuiĝis ĉirkaŭ 16 mil personoj, tamen 80% de loĝantoj de Mezurbo restis; germanoj tuj rompis kondiĉojn de la kapitulaco - de tranzita koncentrejo en Pruszków civiluloj estis forveturigataj al koncentrejoj aŭ trudlaborejoj; Radiostacio "Fulmo" finis sian agadon; Balkana Fronto: en jugoslava Banato sovetaj trupoj liberigis Vršac; Okcidenta Fronto: komenco de atako de usona 1-a Armeo direkte al Akeno por rompi Siegfried-linion kaj eliri apud Rejno; en Sikullando restariĝis rumana reĝa administracio
- 1945: József Mindszenty estis nomumita ĉefepiskopo de Esztergom kaj primaso de Hungario
- 1947: Brazilo: malfermo de la Arta Muzeo de San-Paŭlo
- 1948: Hesio: radiostacio kaj televida sendostacio Hessischer Rundfunk estis fondita
- 1949: En Federacia Respubliko Germanio germanaj nazioj fondis Socialisman Partion de Nazia Germanio (malfondita en 1952)
- 1949: Sovetunio kiel unua lando en la mondo agnoskis Ĉinan Popolan Respublikon kaj starigis kun ĝi diplomatiajn rilatojn
- 1950: Bildstrio: anglalingva serio Peanuts de Charles M. Schulz aperis
- 1955: En Usono oni ĉesis uzi komputilon ENIAC (unu el la unuaj komputiloj en la mondo, ensekretigitaj)
- 1955: En Rumanio Gheorghe Gheorghiu-Dej estis anstataŭigita de Chivu Stoica kiel ĉefministro
- 1956: Sovetunio transdonis al Pollando pli ol 12 mil artaĵojn, kiuj depost la Dua mondmilito troviĝis en Sovetunio
- 1956: Unua atoma horloĝo de la mondo estis montrita en Novjorko
- 1957: Premiero de milittema filmo La ponto trans rivero Kwai
- 1958: Franca kolonia imperio: Gvineo proklamis sendependecon de Franca Okcidenta Afriko
- 1968: Meksikurbo: Masakro de Tlatelolco sur Placo de la Tri Kulturoj - pereis pli ol 300 studentoj
- 1971: Soveta kosmosondilo Luna 19 eniris orbiton de la Luno
- 1979: Papo Johano Paŭlo la 2-a parolis en la forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko
- 1981: Ali Ĥamenei gajnis prezidentan balotadon en Irano
- 1983: Bangladeŝo: Muhammed Yunus fondis Gramin-Bankon
- 1984: Elisabeth Kopp iĝis unua virino en la Federacia Konsilio de Svislando
- 1990: Forkondukita ĉina Boeing koliziis dum surterigo en aviadilejo en Kantono kun du aliaj aviadiloj - 132 personoj pereis
- 1990: Japana ĵurnalisto Akiyama Toyohiro iĝis unua civilulo eniranta la kosmostacion Mir
- 1992: En Romo antaŭ Itala Parlamento okazis protestaj manifestacioj favore al agnosko de Nord-Makedonio
- 1993: Pollando: forlasita de Ruĝa Armeo Borne Sulinowo iĝis urbo
- 1996: Konsilio de Okcident-Eŭropa Unio decidis fini embargon kontraŭ Jugoslavio pri Danubo
- 1997: Membroŝtatoj de Eŭropa Unio subskribis Traktaton de Amsterdamo
- 2000: Simetria ĉifro AES estis akceptita de NIST
- 2009: Irlandanoj en dua referendumo akceptis la Traktaton de Lisbono
- 2012: Islamaj teroristoj de Boko Haram nokte de la 1-a/2-a de oktobro eniris studentan domon en Mubi, kie ili murdis 27 studentojn
- 2016: Etiopio: dum festivala dankotago en Oromio sekurecaj fortoj mortigis kelkdekon de oromoj
- 2017: Pollando: Muzeo al Anatemitaj Soldatoj en Ostrołęka kreiĝas
- 2018: Saud-arabia ĵurnalisto Ĝamal Ĥaŝokĝi estis murdita post eniro al saudia konsulejo en Istanbulo
- 2018: En Gdynia okazis solena reentombigo de pola admiralo Józef Unrug
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Rusio: Ukrainio festas Tagon de Teritoria Defendo
Naskiĝoj
redakti- 971: Mahmud de Gazni, sultano de Gaznavida Imperio (m. 1030)
- 1327: Baldo degli Ubaldi, itala juristo, profesoro de la Universitato de Bolonjo (m. 1400)
- 1452: Rikardo la 3-a, reĝo de Anglio (m. 1485)
- 1470: Isabel de Hispanio, princino de Asturio, reĝino de Portugalio (m. 1498)
- 1538: Karlo Boromeo, itala kleriko, ĉefepiskopo de Milano, katolika sanktulo (m. 1584)
- 1616: Andreas Gryphius, germana verkisto kaj dramaturgo (m. 1664)
- 1688: József Inczédy, hungara verkisto, tradukisto kaj juĝistmajstro (m. 1750)
- 1704: František Ignác Tůma, ĉeĥa komponisto (m. 1774)
- 1754: Louis de Bonald, franca filozofo kaj publicisto (m. 1840)
- 1768: William Carr Beresford, brita politikisto kaj portugala marŝalo (m. 1854)
- 1798: Karlo Alberto de Savojo, reĝo de Sardio, duko de Savojo (m. 1849)
- 1800: Nat Turner, usona gvidanto de sklava ribelo, ekzekutita (m. 1831)
- 1805: Josef Dürlinger, aŭstra pastro, historiisto kaj teologo (m. 1867)
- 1809: Charles Delescluzes, franca ĵurnalisto kaj politikisto, aganto de Pariza Komunumo (m. 1871)
- 1818: Károly Éjszaki, hungara inĝeniero kaj verkisto (m. 1907)
- 1832: Edward Tylor, angla kvakero, arkeologo, antropologo kaj etnologo (m. 1917)
- 1835: Dezső Halász, hungara oficisto kaj poeto (m. 1910)
- 1847: Paul von Hindenburg, germana oficiro kaj politikisto, prezidento de Vajmara Respubliko (m. 1934)
- 1851: Ferdinand Foch, marŝalo de Francio kaj de Pollando, kampa marŝalo de Britio, ĉefo de Ĝenerala Stabo, prezidanto de la Milita Konsilio de Triopa Entento, supera komandanto de aliancitaj armitaj fortoj (m. 1929)
- 1852: William Ramsay, skota Nobelpremiita kemiisto, malkovrinto de noblaj gasoj, patrona komitatano de Internacia Scienca Asocio Esperanta (m. 1916)
- 1856: Virgil Groder, aŭstra pentristo (m. 1924)
- 1856: János Csengery, hungara klasikfilologo, tradukisto (m. 1945)
- 1856: Károly Révai, hungara poeto, tradukisto (m. 1923)
- 1869: Mahatmo Gandhi, barata juristo, politikisto, filozofo, gvidanto de la hindia sendependiga movado (m. 1948)
- 1879: Wallace Stevens, usona poeto kaj eseisto (m. 1955)
- 1887: Béla Lukács, hungara operkantisto (baritono) (m. 1935)
- 1889: György Dávid, rumania hungara historiisto, vortaristo (m. 1949)
- 1904: Graham Greene, angla verkisto (m. 1991)
- 1906: Ivan Bahrjanij, ukraina poeto kaj prozisto (m. 1963)
- 1906: Tomáš Pumpr, ĉeĥa juristo, ĉeftradukisto por Ĉeĥoslovaka antologio, Esperanto-verkisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj membro de la Akademio de Esperanto (m. 1972)
- 1912: Dezső Balogh, hungara instruisto, folkloristo (m. nekonata)
- 1914: Jan Nowak-Jeziorański, pola politologo kaj ĵurnalisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, kuriero, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, direktoro de Radio Libera Eŭropo (m. 2005)
- 1914: Endre Senkálszky, rumania hungara aktoro, reĝisoro, pedagogo, teatrestro (m. 2013)
- 1917: János Harmatta, hungara klasika filologo, lingvisto, profesoro (m. 2004)
- 1920: István Kovács, hungara futbaltrejnisto (m. 1995)
- 1932: Ferenc Pálosi, rumania hungara fotisto
- 1934: Béla Hary, hungara komponisto, dirigento (m. 2011)
- 1935: Paul Goma, rumana verkisto, disidento (m. 2020)
- 1936: Antonio Gala, hispana verkisto (m. 2023)
- 1941: Előd Kincses, rumania hungara juristo, publicisto
- 1948: Siim Kallas, ĉefministro de Estonio, membro de Eŭropa Komisiono
- 1951: Sting, brita muzikisto kaj komponisto
- 1954: Elvira Oláh-Gál, rumania hungara ĵurnalistino
- 1960: Joe Sacco, malta-usona ĵurnalisto kaj verkisto de bildstrioj
- 1961: Blanche Barton, usona verkistino pri la Eklezio de Satano
- 1963: Maria Ressa, filipina ĵurnalistino, Nobelpremiito pri paco 2021
- 1968: Jana Novotná, ĉeĥa tenisistino, kungajnintino de Hopman-Pokalo (m. 2017)
- 1970: Maribel Verdú, hispana aktorino
- 1973: Andreo Danilko, ukraina kantisto kaj aktoro
- 1982: Amber Lee Ettinger, usona aktorino kaj modelo
Mortoj
redakti- 1264: Urbano la 4-a, papo (n. ĉirkaŭ 1200)
- 1517: Johannes Murmellius, nederlanda klerulo, filologo, poeto kaj humanisto (n. 1480)
- 1530: Hermann von Neuenahr, la maljuna, humanisto, teologo, ŝtatestro, naturalisto kaj kanceliero de la Universitato de Kolonjo (n. 1492)
- 1588: Bernardino Telesio, itala naturfilozofo kaj matematikisto (n. ĉirkaŭ 1509)
- 1629: Antonio Cifra, itala komponisto (n. 1584)
- 1709: Ivan Mazepa, hetmano de ukrainaj kozakoj (n. ĉirkaŭ 1939)
- 1726: Johann Heinrich Kindervater, germana teologo kaj regionhistoriisto (n. 1675)
- 1761: Kelemen Mikes, hungara verkisto (n. 1690)
- 1804: Nicolas-Joseph Cugnot, franca milita inĝeniero kaj inventisto (n. 1725)
- 1853: François Arago, franca fizikisto, matematikisto, astronomo kaj politikisto (n. 1786)
- 1892: Ernest Renan, franca verkisto, filozofo, filologo, historiisto kaj orientalisto (n. 1823)
- 1912: Jan Beyzym, pola jezuito, misiisto inter lepruloj en Madagaskaro, beatigita (n. 1850)
- 1920: Max Bruch, germana komponisto kaj violonisto (n. 1838)
- 1927: August Svante Arrhenius, sveda Nobelpremiita kemiisto, kunkreinto de fizika kemio, esploristo de acidoj (n. 1859)
- 1935: Béla Lukács, hungara operkantisto (baritono) (n. 1887)
- 1946: Ignacy Mościcki, pola kemiisto, inventisto, rektoro, prezidento de Pollando (n. 1867)
- 1946: Eduard Bass, ĉeĥa ĵurnalisto, kabaredisto kaj verkisto (n. 1888)
- 1947: Pjotr Uspenskij, rusa filozofo kaj esoterulo (n. 1878)
- 1951: István Kozma, hungara vicgeneralo, profesoro de militakademio, ekzekutita kaj rehonorigita (n. 1896)
- 1953: Ernő Szép, hungara poeto, dramisto, verkisto (n. 1884)
- 1966: Anna Lesznai, hungara poetino, artistino (n. 1885)
- 1968: Marcel Duchamp, franca-usona artisto (n. 1887)
- 1970: Sándor Kőrösi-Krizsán, hungara politikisto, ĵurnalisto (n. 1896)
- 1970: Grethe Weiser, germana aktorino kaj kantistino (n. 1903)
- 1971: Bola de Nieve, kuba kantisto, komponisto kaj pianisto (n. 1911)
- 1971: René Marčić, kroata kaj aŭstra juristo, publicisto kaj filozofo (n. 1919)
- 1973: Paavo Nurmi, finna longdistanca kuristo, 9-foja olimpika ĉampiono (n. 1897)
- 1974: Vasilij Ŝukŝin, soveta verkisto, reĝisoro, kaj aktoro (n. 1929)
- 1985: Rock Hudson, usona aktoro (n. 1925)
- 1987: Peter Brian Medawar, angla Nobelpremiita kuracisto kaj biologo, esploristo de imuna sistemo (n. 1915)
- 1991: Maria Aurèlia Campany, kataluna verkistino, pedagogo, literatursciencistino (n. 1918)
- 1998: Lili Zografu, greka ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1922)
- 2002: Tibor Oláh, rumania hungara komponisto, profesoro (n. 1928)
- 2003: Gunther Philipp, aŭstra kuracisto kaj kabareda aktoro (n. 1918)
- 2004: Luděk Kopřiva, ĉeĥa aktoro (n. 1924)
- 2007: Christopher Derrick, brita katolika eseisto (n. 1921)
- 2008: Choi Jin Sil, sudkorea aktorino, sinmortigintino (n. 1968)
- 2008: László Csiki, hungara poeto, verkisto, tradukisto (n. 1944)
- 2009: Marek Edelman, pola kuracisto, politikisto, komandanto de la Ribelo en varsovia geto (n. 1919)
- 2014: György Lázár, ĉefministro de Hungario (n. 1924)
- 2019: Giya Kancheli, kartvela filmomuzika komponisto (n. 1935)
- 2020: Eugène de Zilah, hungara-franca filozofo, lanĉinta kun edzino Madeleine de Zilah esperantlingvan mondkulturan revuon "La Gazeto'", esperanta beletristo, eseisto (n. 1939)
- 2021: Ioanis Paleokrasas, greka politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sanktaj Gardanĝeloj
- Eleŭterio, papo
- Barato: naskiĝdato de Gandhi
- Nacia tago en Gvineo, tago de la sendependiĝo (1958)
- Internacia tago de senperforto: omaĝe al la naskiĝdatreveno de Mahatmo Gandhi
La 2-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.