Roma Skolo

(Alidirektita el Roma skolo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri historia muzikskolo el la 16-a kaj 17-a jarcento. Por informoj pri la samnoma skolo en Esperanto-muziko, vidu la artikolon Roma skolo (Esperanto-muziko).

En la muzikhistorio la Roma Skolo estis grupo de komponistoj preskaŭ ĉiuj de sakrala muziko, kiu aktivis en Romo inter la 16-a kaj 17-a jarcento, etendiĝanta ekde la malfrua renesanco ĝis la komenca baroko. La termino rilatas ankaŭ al iliaj muzikaj verkaroj. Multaj el tiuj ĉi komponistoj estis ligitaj kun la Sankta Seĝo kaj kun la papa muzikkapelo, ankaŭ se ili laboris por diversaj Romaj preĝejoj.

Roma Skolo

Ilia stilo estis diferenca al tiu de la Venecia Skolo, kies muzikaj verkoj estis pli novigemaj. La plej fama komponisto de la Roma Skolo estis Giovanni Pierluigi da Palestrina, kies nomon oni asocias dum pluaj kvar jarcentoj kun la plej etera kaj kristaleca perfekteco polifonia. En ĉiu kazo aktivis en tiu periodo aliaj komponistoj kiuj skribis muzikaĵojn diversaj laŭ stilo kaj muzikaj formoj.

Historio kaj karakterizaĵoj redakti

Kvankam komponistoj aktivis kun certeco en Romo dum ĉirkaŭ unu jarmilo, ekde la tempo de Papo Gregoro la Granda, la evoluo de solida stilo ĉirkaŭ meze de la 16-a jarcento, parte kaŭzata de la kodigo de la kontraŭreformacio, kondiĉis ke grupo de muzikistoj troviĝas sub la etikedo de Roma Skolo.

La muzikon de la Roma Skolo oni povas rigardi kiel kulminon de disvolvigo de la polifonio per la influo de la Franco-Flandra Skolo post la antaŭaj cent jaroj. La komponistoj de tiu ĉi skolo iris al Romo por vivi kaj labori en la Eterna Urbo. Josquin Des Prez, Jacob Obrecht, Jacques Arcadelt kaj multaj aliaj pasigis longajn restadojn en Romo, kaj ilia muzikstilo estis decida por la naskiĝo de la Roma Skolo. Sub la gvidado de la Vatikano kaj kun la ĥoro de la Kapelo Sistina, unu el la plej gravaj de la epoko, estis neeviteble ke la centro de la polifonio sacrala ekestu Romo.

La Koncilio de Trento, okzanta inter 1543 kaj 1563, havis signifan efikon sur la muziko de la Roma Skolo: oni povas konsekvenci, ke la reformo en la romkatolika eklezio, kiu estis ero de la Kontraŭreformacio, difinis la muzikajn kanonojn de la Roma Skolo. La Koncilio de Trento rekomendis ke la muziko sacrala, speciale tiu, kiu estis prezentata dum la liturgio, estu skribita en stilo sobra kaj digna rilate al loko de la prezentado. La koncilio permesis la uzadon de della polifonia kondiĉe ke la kantata teksto estu komprenebla por la kredantoj. Ĉiukaze, dum kiam ne ekzistis malpermeso pri uzado de profanaj melodioj en sakralmuzikaj komponaĵoj, tiun ĉi praktikon tamen kontraŭbatalis la eklezia hierarkio.

La kombinado de la reformo fare de la Koncilio de Trento kun la ĉeesto de multaj talentitaj komponistoj apartenantaj al la Franco-Flandra Skolo, ebligis muzikproduktadon polifonian kiu atingis la perfektecon en la sfero de la renesanca muziko. La ĉefa demando de la kontrapunkto de la 16-a jarcento aŭ renesanca polifonio, disputata en la nuntempaj muzikaltlernejoj, estas la stilo kodigita de la Roma Skolo, kiel ĝin komprenis kaj instruis Johann Fuxx en la malfrua 18-a jarcento.

Estas grave konscii, ke la stilo de Palestrina ne estas la ununura stilo utiligata en tiu ĉi periodo, sed havis tamen la plej multan gravecon. La polifonia stilo de Palestrina reprezentas la kulminon de la evoluo de cent jaroj da franco-flandra muziko, sed ĝi estis unu stildirekto inter multaj estantaj en tiu ĉi tempo kaj kontraŭstaras la muzikon de la Venecia Skolo, sed ankaŭ tiun ĉi produktata samtempe en Francio kaj Anglio.

Aliaj komponistoj vivis kaj aktivis en Romo en tiu periodo sen aparteni al la Roma Skolo kaj certe influis ties membrojn. La plej fama el tiuj ĉi estis Luca Marenzio kies madrigaloj estis universale konataj en tuta Italio kaj en Eŭropo. Multaj komponistoj apartenaj al la skolo utiligis la teknikojn esprimplenajn de Marenzio uzante ilin okaze en komponaĵoj muzikataj en la liturgio.

Kvankam la Roma Skolo devus esti konsiderata kiel konservema muzika movado,ekzistas tamen diversaj esceptoj. Romo estas la loko, en kiu naskis la oratorio per la verkaroj de Giovanni Francesco Anerio kaj Emilio de' Cavalieri; la verko de de Cavalieri Rappresentatione di Anima et di Corpo, estas la absolute unua verko uzanta figuritan bason. La stilo estas simila al la monodio evoluiĝinta en Florenco preskaŭ en la sama periodo, kaj fakte ekzistis granda konkurenco inter la komponistoj de tiuj ĉi du muzikcentroj. La sukceso de la Rappresentazione faris tamen ke la stilo monodia iĝis komuna en multaj komponaĵoj de muzikistoj romaj en la unuaj jardekoj de la 17-a jarcento.

Inter la lastaj komponistoj de la Roma Skolo sin nombras Gregorio Allegri, komponisto de la fama Miserere (ĉ.1630). Tiu ĉi laboro li skribis por papa kapelo, kaj ĝi estis prezentata nur en ĝi kaj estis konsiderata tiel bela ke ne estis permesata la disvastigo. Anekdoto rakontas, ke la dek kvar jarojn aĝa Mozart pri tio notis la partituron el la memoro post aŭskulti ĝin nur du fojojn.

Multaj komponistoj de la Roma Skolo daŭrigis la komponadon laŭ stilo polifonia de la 16-a jarcento konata poste kiel stilo antikvaunua praktiko por distingi ĝin de la nova stilo aŭ monodio kaj konĉertato, komponmanieroj kiuj difinas la komencon de la baroka muziko.

Komponistoj redakti

La membroj de la Roma Skolo, inkluzive kelkaj aktivaj en Romo nur dum unu etapo de sia kariero, estas:

Bibliografio redakti

  • Articoli vari, incluso "Rome" e articoli su singoli compositori, in The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era. New York, W.W. Norton & Co., 1947. ISBN 0-393-09745-5
  • Harold Gleason and Warren Becker, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. ISBN 0-89917-034-